Sintenoj postulitaj de religioj
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 9 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ĉi tiu artikolo aperis la 6-an de septembro de 2016 en la Esperanta RetRadio. Jen la teksto (en kiu – pro manko de spaco – mi ellasis kelkajn frazojn):
En la pasinteco okazis multegaj perfortaĵoj kaŭze de religioj. Bedaŭrinde ankoraŭ nuntempe ili okazas, kaj ekzistas maltoleremo. Ofte estas fanatikuloj kiuj faras perfortaĵojn, kaj la maltoleremo ekzistas, ĉar multaj homoj pensas, ke ilia religio estas la sola vera. Fakte la dogmoj kaj ritoj de la religioj malsamas, sed neniu religio ordonas perfortaĵojn.
Ni vidu la sintenojn postulitajn de la grandaj religioj (ankoraŭ ekzistantaj) kaj je la fino ankaŭ de kvar pli novaj religioj .
– La plej antikva religio estas Hinduismo. Antaŭ ol esti skribitaj dum la unua jarmilo a.K., la hinduismaj ideoj estis transdonitaj buŝe dum multe da tempo. Hinduismo estas multflanka religio, ampleksanta eĉ ses grandajn filozofiajn-religiajn sistemojn. Jogo estas gravega afero en ili, sed ankaŭ jogo estas multflanka. Inter diversaj tipoj ekzistas […] Bhakti Jogo (kiu emfazas amon kaj sindediĉon), Karma Jogo (kiu emfazas sindonan laboron), Ĝnana Jogo (kiu celas konon kaj distingopovon) kaj Raĝa Jogo, kiu celas per ok paŝoj atingi plenan konscion aŭ eĉ unuiĝon kun la diaĵo. […]
– La dua plej antikva religio – ankoraŭ ekzistanta – ŝajnas esti Zoroastrismo. Nuntempe estas nur malpli ol 200.000 sekvantoj, sed en la pasinteco ĝi estis grava kaj eĉ influis aliajn religiojn. La portugallingva Vikipedio asertas: “Laŭ historiistoj de religioj kelkaj de ĝiaj konceptoj […] influis judismon, kristanismon kaj islamon.” En la libro Seven Great Religions la aŭtorino – baziĝante sur aliaj fakuloj – diras, ke la aksiomo de Zoroastrismo estas “Puraj pensoj, puraj vortoj, puraj agoj” kaj ke gravaj virtoj en tiu religio estas veramo, ĉasteco (kiu signifas ne adulti), obeado al la gepatroj, gastamo, diligenteco, honesteco kaj karitato.
– Verŝajne la judoj asertas, ke ilia religio estas tiel antikva kiel Zoroastrismo – aŭ eĉ pli antikva. Ni ne diskutu pri tio ĉi tie. Kio gravas, estas la sintenoj postulitaj de Judismo. Kaj en tiu kazo la afero estas facila, ĉar ekzistas la dekalogo – konata almenaŭ en tuta Okcidento, de judoj kaj kristanoj. El la dek ordonoj ricevitaj de Moseo tiuj rilate al ĝeneralaj sintenoj – aŭ al etiko – estas la jenaj (laŭ la Zamenhofa traduko de la Biblio): Respektu vian patron kaj vian patrinon […].
– Poste aperis Budhismo. Ĝia naskiĝo estas multe pli facile datebla: ĝi koincidas kun la vivo de Gotamo Budho – pli ekzakte kun lia instruado post lia iluminiĝo – en la 6-a jarcento a.K. Gotamo Budho instruis la tiel nomatajn “kvar verojn”. Laŭ la unua la homa nekontentiĝo, aŭ nekontentiĝemo (kiu inkluzivas suferon), estas ĝenerala. Laŭ la kvara ekzistas vojo por eliri el tiu nekontentiĝo: la tiel nomata “okobla vojo”. Tiu “vojo” amplekas ok sintenojn: ĝusta rigardado; ĝusta pensado; ĝusta parolado; ĝusta agado; ĝusta vivtenado; ĝusta strebado; ĝusta atentado; ĝusta koncentrado. […]
– Ĉirkaŭ 550 jarojn poste estiĝis Kristanismo. Kiel budhismo baziĝas sur la instruoj de Gotama Budho, kristanismo baziĝas sur la instruoj de Jesuo Kristo (kiu cetere estis judo). En kelkaj okazoj li menciis la dek ordonojn ricevitajn de Moseo, kaj pro tio ili estis akceptitaj de la kristanaj eklezioj (katolika, ortodoksa, luterana, anglikana kaj aliaj). Do ankaŭ por la kristanoj validas: Respektu vian patron kaj vian patrinon […]. Ne mortigu. Ne adultu. Ne ŝtelu. Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston. Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo […] nek ion, kio apartenas al via proksimulo. Sed en sia tiel nomata Surmonta Prediko (aŭ Parolado) Jesuo postulis – aŭ rekomendis – pliajn sintenojn. Mi mencias nur kelkajn: […] Kaj jen precipe grava maksimo: Ĉion ajn, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili. (Citita el la Zamenhofa traduko de la Nova Testamento, p. 10)
– La jaro 622 p.K., kiam la profeto Mohamedo predikis en Mekko kaj iris al Medino, estas konsiderata kiel la jaro de la komenco de Islamo. La islamanoj agnoskas kiel profetojn plurajn homojn menciitajn en la juda Biblio […] kaj ankaŭ Jesuon. Mohamedo, fondinto de Islamo, estas konsiderata kiel la lasta profeto. La plej sankta skribaĵo estas la Korano. El ĝi mi citas kelkajn frazojn – el la kvara ĉapitro – pri postulitaj aŭ rekomenditaj sintenoj. […] :
“Vere, islamanoj de ambaŭ seksoj kaj la veraj kredantoj de ajna sekso, kaj piaj viroj kaj virinoj, […] veremaj, […] pacientaj […] humilaj, kaj tiuj de ambaŭ seksoj kiuj donas almozojn kaj […] fastas […] – por tiuj Dio preparis pardonon kaj grandan rekompencon.” “Kiu, ĉu viro aŭ virino, faras bonajn agojn, kaj kiu estas vera kredanto, tiu estos akceptata al paradizo […].” […]
Resume:
Ne malbonfari al aliaj (kio inkluzivas ne mensogi, ne ŝteli, ne perforti) kaj eĉ bonfari (helpi ĉiumaniere) : tio estas la precipa mesaĝo de la religioj.