Morbilo revenas: la prezo de nescio
Radio Verda publikigis antaŭ 19 horoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ĉu interesa? Ĉu utila?
https://buymeacoffee.com/radioverda. Koran dankon! ❤️
En 2000 oni oficiale deklaris, ke Usono sukcesis elimini morbilon en sia teritorio. Tio signifis, ke la malsano ne plu daŭre disvastiĝis tie, ne ke ĝi malaperis el la tuta mondo. La usonanoj povis ĝui la fruktojn de jardekoj da vakcinado.
La 17-an de novembro 2026 la tutamerika oficejo de la Monda Organizaĵo pri Sano anoncis, ke Usono perdis tiun statuson. Morbilo denove konstante cirkulas en la lando. Ĝis la 12-a de novembro ĉi-jare oni jam registris pli ol 5 400 konfirmitajn kazojn de la malsano en Usono.
Antaŭ la enkonduko de la vakcino kontraŭ morbilo, centoj da homoj ĉiujare mortis pro tiu malsano en Usono. Hodiaŭ multaj gepatroj neniam vidis infanon grave malsaniĝi pro morbilo. Ironie, ĝuste tiu sukceso de la moderna medicino povas nutri la ideon, ke la vakcino ne plu necesas.
El la usonaj infanoj, kiuj nun komencas la lernejon, proporcie malpli multaj estas vakcinitaj kontraŭ morbilo ol antaŭ la pandemio. Ne ĉiuj nevakcinitaj homoj rifuzis la vakcinon. Iuj familioj malfacile atingas kuraciston, kaj dum la pandemio multaj regulaj sanservoj interrompiĝis. Sed al tiuj obstakloj aldoniĝis alia danĝera tendenco: kreskanta malfido al scienco.
En majo 2026 la usona organizaĵo KFF faris enketon. Pli ol triono de la enketitaj gepatroj kredis aŭ emis kredi la malveran aserton, ke oni jam pruvis, ke la vakcino kontraŭ morbilo kaŭzas aŭtismon. La Monda Organizaĵo pri Sano denove ekzamenis la tiurilatajn esplorojn kaj konfirmis, ke ne ekzistas fidindaj pruvoj de tia kaŭza ligo.
Homoj rajtas dubi kaj demandi. Ĝuste tiel progresas scienco. Ĝi ne postulas blindan fidon. Ĝi postulas, ke ni sekvu la pruvojn, eĉ kiam ili ne plaĉas al ni. Kiam filmeto en socia reto pezas pli ol jardekoj da serioza esplorado, ne plu temas pri sana dubemo, sed pri malestimo al scio.
La prezon de tiu malestimo ne pagas nur la homoj, kiuj rifuzas vakcinadon. Iliaj infanoj ne elektis la kredojn de siaj gepatroj. Kaj estas homoj, kiuj pro sia sanstato ne povas ricevi la vakcinon. Ilia protekto dependas ankaŭ de la respondeco de la homoj ĉirkaŭ ili.
Usono povas rehavi sian perditan statuson. La rimedoj jam ekzistas. Necesas faciligi al ĉiuj la aliron al vakcinado kaj denove respekti scion kaj fakulecon.
Nescio ne estas honto, kiam oni pretas lerni. Sed socio, kiu fieras pri sia nescio, povas perdi eĉ tion, kion scienco jam atingis. Morbilo ne demandas, kion ni kredas. Ni povas ignori la pruvojn, sed la realo ne ignoros nin.