Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

GRANDI DONNE ESPERANTISTE- PIONIRINOJ DE LA ESPERANTO-MOVADO 6. Marie Schroeder

EsperRadio - La Frateca Radio publikigis hieraŭ en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

GRANDI DONNE ESPERANTISTE- PIONIRINOJ DE LA ESPERANTO-MOVADO 6. Marie Schroeder kun Malgosia Komarnicka kaj Laura Brazzabeni. Italiano da 3.26.

MARIE SCHRÖDER – VERDA ALTIĜANTA STELULO

Marie Schröder naskiĝis la 18-an de marto 1882 en la malgranda dana vilaĝo Valore. Ŝi estis elstara dana esperantistino, korespondantino, stenografino kaj ĵurnalistino, kiu ofte verkis sub la pseŭdonimo Pen.

Ŝi esperantistiĝis en 1907 kaj tuj kun granda energio dediĉis sin al diversaj laborkampoj. Marie aktive partoprenis en pacismaj kaj virin-emancipiĝaj movadoj, profunde ligante tiujn idealojn al la koncepto de internacia lingvo. Pro sia neordinara organiza talento kaj neelĉerpebla energio, ŝi tre rapide fariĝis unu el la plej gravaj figuroj en la frua historio de la dana Esperanto-movado.

Ŝi iniciatis kaj kunfondis Konversacian Esperanto-Klubon en Kopenhago kaj en la jaro 1908 nacian organizaĵon Centran Danan Esperantistan Ligon (CDEL), el kiu poste evoluis la nuntempa Dana Esperanto-Asocio. Krome, ŝi sukcese kunredaktis la revuon „Dana Esperantisto”.
En aŭgusto 1909, kiel oficiala reprezentantino de Danio kaj altiĝanta stelulo de la movado, Marie vojaĝis al la 5-a Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono. Survoje ŝi haltis en Svislando por ekskurso. La 27-an de aŭgusto 1909, dum migrado en la kantono Lucerno, ŝi suferis mortigan falon de granda alto sur la deklivoj de Monto Pilatus. Ŝi mortis surloke, en la aĝo de nur 27 jaroj.

Ŝia subita morto estis profunda ŝoko por la tuta internacia Esperanto-komunumo. En 1910, unu jaron post la tragedio, esperantistoj kolektis monon por ŝia tomba monumento. La dana skulptisto H.P. Lindow dizajnis la monumenton kaj kreis belan bronzan portreton de Marie. Sur la tomboŝtono estis ĉizita kortuŝa poemo en Esperanto:
„Dankon pro via laboro
Por alta kara celo.
Mem vi restos en memoro
De anoj de l’ verda stelo.”
Ŝia heredaĵo vivas plu ankaŭ en arto. En 2004, la konata dan-pola muzikgrupo Esperanto Desperado registris belan kanton omaĝe al ŝi, titolitan „Omaĝe al Marie Schrøder”.

MARIE SCHRÖDER – UNA STELLA NASCENTE DEL MOVIMENTO VERDE

Marie Schröder nacque il 18 marzo 1882 nel piccolo villaggio danese di Valore. Fu un’importante esperantista danese, corrispondente, stenografa e giornalista, che scriveva spesso
con lo pseudonimo di Pen.
Divenne esperantista nel 1907 e fin da subito, con grande energia, si dedicò a vari ambiti di attività. Marie partecipò attivamente ai movimenti pacifisti e di emancipazione femminile, collegando profondamente questi ideali al concetto di una lingua internazionale. Grazie al suo straordinario talento organizzativo e alla sua energia inesauribile, divenne ben presto una delle figure più importanti nella storia iniziale del movimento esperantista danese.
Promosse e cofondò un Club di conversazione in esperanto a Copenaghen e, nel 1908, un’organizzazione nazionale, la Lega centrale danese di esperanto (CDEL), che in seguito si è evoluta nell’attuale Associazione danese di esperanto. Inoltre, ha curato con successo la rivista «Dana Esperantisto».
Nell’agosto del 1909, in qualità di rappresentante ufficiale della Danimarca e astro nascente del movimento, Marie si recò al V Congresso Universale di Esperanto a Barcellona. Durante il viaggio, fece tappa in Svizzera per un’escursione. Il 27 agosto 1909, durante un’escursione nel cantone di Lucerna, subì una caduta mortale da grande altezza sulle pendici del Monte Pilatus. Morì sul colpo, all’età di soli 27 anni.
La sua morte improvvisa fu un profondo shock per l’intera comunità internazionale dell’esperanto. Nel 1910, un anno dopo la tragedia, gli esperantisti raccolsero fondi per il suo monumento funebre. Lo scultore danese H.P. Lindow progettò il monumento e realizzò un bellissimo ritratto in bronzo di Marie. Sulla lapide era incisa una commovente poesia in esperanto:
“Grazie per il tuo lavoro
per una causa nobile e alta.
Tu stessa rimarrai nella memoria
dei membri della Stella Verde.”
La sua eredità vive anche nell’arte. Nel 2004, la famosa band danese-polacca Esperanto Desperado ha inciso una bellissima canzone in suo onore, intitolata “Homage to Marie Schrøder”.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiom da minutoj estas en unu horo?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?