Pri la Esperanta Stilo – el Lingvaj Respondoj de L.L. Zamenhof
Esperantigitaj Videoj publikigis antaŭ 9 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 5 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
“Pri la Esperanta Stilo” – el Lingvaj Respondoj de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Respondo 1, La Revuo, 1906, Decembro.
Kelkaj Esperantistoj pensas, ke mi uzas en miaj verkoj stilon slavan. Tia opinio estas tute erara. Estas vero, ke slavoj ofte posedas en Esperanto pli bonan stilon, ol germanoj aŭ romanoj; sed tio ĉi venas ne de tio, ke la stilo en Esperanto estas slava, sed nur de tio, ke la slavaj lingvoj havas vortordon pli simplan kaj sekve ankaŭ pli proksiman al la vortordo en Esperanto. La vera stilo Esperanta estas nek slava, nek germana, nek romana, ĝi estas — aŭ almenaŭ devas esti — nur stilo simpla kaj logika.
Tamen ĉio devas esti en ĝusta mezuro. Ankaŭ en Esperanto troviĝas diversaj (ne multaj) idiotismoj, kaj tute malprave kelkaj Esperantistoj ilin kontraŭbatalas, ĉar lingvo absolute logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza; sed kvankam kelkaj el la Esperantaj idiotismoj estas prenitaj ankaŭ el la lingvoj slavaj (dum aliaj estas prenitaj el aliaj lingvoj), ili tamen estas ne slavismoj, sed esperantismoj, ĉar ili fariĝis parto de la lingvo.
La stilo Esperanta ne imitas blinde la stilojn de aliaj lingvoj, sed havas sian karakteron tute specialan kaj memstaran, kiu ellaboriĝis en la daŭro de longa praktika uzado de la lingvo kaj pensado en tiu ĉi lingvo antaŭ ol la lingvo estis publikigita. Se iu slavo ne havas ankoraŭ sufiĉe da sperto en la lingvo kaj volos traduki en Esperanton laŭvorte el sia nacia lingvo, lia stilo estos tiel same malbona kaj sensenca, kiel la Esperanta stilo de nesperta romano aŭ germano. Por ekzemplo mi citos al vi pecon de unu el tiuj leteroj, kiujn mi ofte ricevas de rusoj, kiam ili ellernis la gramatikon kaj vortojn de Esperanto, sed ne konas ankoraŭ ĝian stilon kaj tradukas laŭvorte el sia nacia lingvo. Komparu la stilon de tiu ĉi peco (gramatike kaj vortare senerara!) kun la stilo Esperanta, kaj tiam vi tuj vidos, kiel erara estas la opinio de kelkaj personoj pri la “slaveco” de la Esperanta stilo:
“Favora Regnestro! Honoro havas alkuŝigi, kio laŭ kaŭzo de antaŭskribita al mi kun kuracisto kuraco mi en efektiva tempo ne en stato elpleni de donita kun mi al vi promeso; apud kio postaperigas, ke mi turnos sin al domo tra du monatoj, ne pli frue de fino de Aŭgusto”.
Tiu ĉi sama peco en stilo Esperanta sonus tiamaniere:
“Estimata sinjoro! Mi havas la honoron raporti al vi, ke kaŭze de kuracado, rekomendita al mi de la kuracisto, mi en la nuna tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis al vi; mi ankaŭ sciigas vin, ke mi revenos hejmen post du monatoj, ne pli frue ol en la fino de Aŭgusto”.
Legita kaj subtekstigita de Scott Turton.