Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Francisko la 1-a

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 10 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Ĉi tiu artikolo aperis la 17-an de majo de 2016 en la Esperanta RetRadio (www.esperantaretradio.blogspot.com). Jen la teksto:

En mia artikolo de la 15-a de decembro pasintjare mi diris interalie: “Pluraj landoj havas internaciajn radiostaciojn, kelkaj havas ankaŭ internaciajn televidstaciojn. […] Miaopinie la franca internacia televidkanalo (“TV5 Monde”) estas tre evidente la plej bona el ĉiuj.”
Ekzemple en “TV5 Mondo” estas elsendataj ĉiusemajne bonegaj dokumentfilmoj. Antaŭnelonge mi spektis belegan filmon pri la fama Kastelo Chambord, konstruigita de la franca reĝo Francisko la 1-a.
Post la elsendaĵo mi intencis skribi tekston pri tiu kastelo, sed mi vidis, ke jam estas longa, detala artikolo pri ĝi en la E-Vikipedio. Kontraŭe – kaj strange – mankas bona artikolo pri la gravega reĝo Francisko la 1-a. (Fakte la koncerna artikolo konsistas nur el tri linioj.) Do mi decidis skribi – evidente tre resume – pri tiu reĝo.
Li vivis de 1494 ĝis 1547. Lia patro, grafo de Angoulême, mortis en 1496. Tiel la 2-jaraĝa infano fariĝis grafo. En 1498 la reĝo Ludoviko la 12-a, kiu ne havis virajn infanojn, venigis lin al la kortego en Amboise kaj unu jaron poste faris lin grafo de Valois. Francisko pasigis ses jarojn en la kastelo de Amboise (hodiaŭ unu el la famegaj kasteloj de la Valo de Luaro (Vallée de la Loire), kie li ricevis bonegan edukadon, eksciante i.a. pri artoj kaj sciencoj en Italio, kie estis naskiĝinta la Renesanco. En 1506 li enloĝiĝis en alian kastelon de tiu regiono, en Blois. En 1514 li edziĝis al la filino de la reĝo, kaj kiam la sekvan jaron la reĝo mortis, Francisko, 20-jaraĝa, fariĝis reĝo. Oni kronis lin en la bela katedralo de Remso (Reims), la tradicia loko de kronado de la francaj reĝoj.
La ideoj de la itala Renesanco disvastiĝis en Francio, kaj Francisko la 1-a multe kontribuis al la disvastigo. Li komisiis multajn verkojn al italaj artistoj, kiujn li venigis al Francio. Inter tiuj artistoj estas la plej konataj Andrea del Sarto, Benvenuto Cellini kaj precipe Leonardo da Vinci. Por ĉi tiu lasta, jam maljunulo, Francisko havis veran korinklinon kaj lin nomis “mia patro”. Li loĝigis lin en kastelo nur kelkcent metrojn for de la Reĝa Kastelo de Amboise. Vinci estis alportinta siajn plej famajn verkojn, ekzemple la famegan pentraĵon La Gioconda (aŭ Mona Lisa). Vinci restis en Francio de 1516 ĝis sia morto en 1519.
Francisko la 1-a estis ankaŭ granda patrono de presejoj kaj bibliotekoj. La invento de la moderna presmaŝino – meze de la 15-a jarcento – ebligis la pliigon de la presado de libroj, kaj la reĝo ne nur komisiis la kreadon de bibliotekoj (i.a. de la Reĝa Biblioteko), sed ankaŭ mendis la aĉeton de libroj en aliaj landoj, ĉefe en Italio. Kroma grava faro estis edikto, per kiu li ordonis en 1539, ke en la francaj administracio kaj juro estu uzata ne plu la latina, sed nur la franca lingvo.
En la kultura kampo li ankaŭ estas konata kiel konstruiginto de kasteloj. Unue li ordonis la pligrandigon kaj plibeligon de la kasteloj de Amboise kaj Blois, poste li konstruigis la menciitan kastelon de Chambord, meze de grandega floresto, kie li ŝatis ĉasi. Krom kelkaj aliaj pli malgrandaj kasteloj, li ege pligrandigis mezepokan kastelon en Fontainebleau, 80 km for de Parizo. Kiel en la aliaj kazoj li elektis la renesancan stilon por tiu kastelo, kiun li preferis kaj el kiu li volis fari centron de renesanca arto, kolektigante multajn italajn artverkojn. En 1539 li akceptis tie la imperiestron Karlo la 5-an. Li ankaŭ multe pligrandigis la bibliotekon. (La bildo montras ĝin en la nuntempa stato.)
Francisko la 1-a estis samtempulo ne nur de la imperiestro – kiu estis granda rivalo en la kampoj de politiko kaj milito – sed ankaŭ de alia fama monarko, Henriko la 8-a de Anglio.
Kiel ĉiam en tiuj tempoj, estis multaj militoj inter la regnoj, kaj evidente Francio sub Francisco la 1-a partoprenis en kelkaj el ili (la bildo montras lin en la batalo de Marignano, Italio), sed pri tio mi ne intencas paroli.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Muzikon oni faras per …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?