Jen estas ja la Mond’ de mia Patro, Di’ – Mormona Tabernakla Ĥoro
mormonEsperanto publikigis antaŭ 10 jaroj en Esperanto Ĉu en Esperanto?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La Mormona Tabernakla Ĥoro kaj Orkestro de Templo-Placo prezentas: “Jen estas ja la Mond’ de mia Patro, Di’ ” (“This is My Father’s World”). Tiu ĉi kanto estas angla melodio. La tekston verkis angle Maltbie D. Babcock kaj ĝin esperantigis Ros’ Haruo je 2002. Subtekstigis Scott Turton.
Jen estas ja la Mond’ de mia Patro, Di’
Jen estas ja la mond’
de mia Patro, Di’!
Sonoras el ter’ kaj ĉiel’
tut-kosma simfoni’.
Jen estas Lia mond’ —
Li kreis ĝin per Vort’;
Jen rok’, arbar’, nubego, mar’:
la verk’ de Lia fort’.
Jen estas Lia mond’.
Karolas birda ĥor’.
Matena lum’ kaj roz-parfum’
atestas pri l’ Sinjor’.
Jen estas ja la mond’
de mia Patro, Di’.
Per ĉiu bel’, el ĉia hel’
parolas Li al mi.
Jen estas Lia mond’
kaj kvankam la malbon’
fortega ŝajnas, Dio gajnas
venkon kun impon’.
Jen estas Lia mond’!
Min ne ĉagrenu mi!
Ĝoj-kantu, ter’, pro tiu ver’:
Eterne reĝas Di’!