Dividu vian opinion pri ĉina-stila televida serio
Comment with Lucia publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 7 Spektoj
- Komentu!
- -3
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Amikoj, mi estas Lucia en Pekino. Mi havas demandon, kiun televidan serion vi rigardas nun? Kiujn seriojn vi preferas? Lastatempe iuj eksterlandaj amikoj sendis mesaĝojn al mi, dirante, ke ili fariĝas superaj fanoj de la ĉinstilaj televidaj serioj. Ekzemple, portugala retano donis plej altajn notojn al la serio “The Legend of Chusen” kaj komentis, ke ĝi estas mojosa kaj bonega.Fakte ankaŭ miaj enlandaj amikoj estas superaj fanoj de ĉi-rilataj fantaziaj serioj.
Kungfuaj filmoj, luktosportaj filmoj kaj fantaziaj serioj estas la ĝenroj de ĉinaj originalaj filmoj kaj televidserioj en diversaj epokoj, kaj ili ankaŭ montras la disvolviĝon de la ĉina filma kaj televida industrio.
Estis kungfua furoro tra la mondo en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kiam kungfuaj superstelulo Bruce Lee estis bone konata. Poste, Jackie Chan, Jet Li kaj aliaj internaciaj kungfuaj steluloj, havis tre solidajn kapablojn pri luktosporto. Samtempe ili akcelis la disvastiĝon de la ĉina luktosporto tra la mondo.
En la 1980-aj jaroj, kun la ekonomia ekprospero en Honkongo, populariĝis la “Honkong-stilaj luktartaj televidserio” kreitaj de fama televido TVB, fascinante milojn da homoj en sudorientaziaj landoj.La serioj en tiu ĉi periodo estis bazitaj plejparte sur la luktosportaj romanoj de Jin Yong kaj Gu Long.
En la lastaj jaroj, fantaziaj serioj, kiuj fariĝis popularaj, estis plejparte inspiritaj de antikvaj ĉinaj mitoj kaj legendoj. Tial multaj eksterlandaj amikoj diris, ke ili estas tiel allogaj ĝuste pro la fantaziaj kaj legendaj enhavoj. Multaj personoj kaj loknomoj en tiuj serioj devenas de antikvaj ĉinaj libroj. Same kiel Olimpio en greka mitologio, ili estas sinonimoj de dioj.
Oni diras, ke ĉiu leganto havas sian komprenon pri Hamleto. Kio estas via opinio pri ĉinaj fantaziaj serioj? Komentu al mi!