Ĉu timo pri mallumo kaŭzas sendormecon?
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 6 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV193 (2012.08.19)
Ĉu timo pri mallumo kaŭzas sendormecon?
Nova kanada esploro sugestas ke fonto de la sendormaj noktoj, kiujn spertas iuj maldormemuloj, povus esti timo pri mallumo.
Tio povus esti bona novaĵo por tiuj kiuj suferas dormoproblemojn. Fobiojn kiel timo pri mallumo povas sukcese kuraci psiĥologia terapio.
Colleen Carney estas Direktoro de la Laboratorio pri Dormo kaj Deprimo ĉe la Universitato Ryerson en Toronto. Ŝi diras ke oni nun ne taksas tiun fobion, kaj do ne pritraktas ĝin, kvankam ni povus.
Carney rimarkis ke multaj ŝiaj klientoj dormas kun ŝaltita lampo aŭ ekrano en la dormoĉambro. Ŝi rimarkis ankaŭ ke iuj sendormemuloj parolas pri la mallumo per fobia lingvaĵo.
Do la teamo decidis plu esplori la ideon. Sed ili supozis ke ne funkcius simple demandi sendormemulojn ĉu ili timas mallumon. Ili opiniis ke tro da homoj ne konfesus sian timon.
Do ili kreis teston por objektive mezuri ĉu dormantoj malsukcesaj pli timemas en mallumo ol sukcesaj.
Efektive, inter la partoprenantoj en la esploro, ĉirkaŭ duono de malsukcesaj dormantoj ja konfesis timon pri mallumo. Tion pretendis malpli ol 20 procentoj el la sukcesaj dormantoj.
La objektiva testo okazigis ke sukcesaj kaj malsukcesaj dormantoj pasigis tempon en la pridorma laboratorio, kaj en mallumo kaj en lumo. Je hazardaj intertempoj, oni ludis bruegon, kaj notis ĉu ĝi videble ektimis partoprenanton.
En lumo, ambaŭ grupoj reagis same. Sed en mallumo, senproblemaj dormantoj alkutimiĝis al la bruoj, kvankam problemaj dormantoj montris pli fortajn reagojn.
Je unu parto de la eksperimento, oni uzis mallaŭtan brueton por signali ke la pli laŭta venas. Por la problemaj dormantoj, ĝi efektive ŝajnis pliigi la teruron de la aŭdota bruo.
Carney diris ke la rezultoj povus signifi ankaŭ, ke povus necesi ŝanĝi ofte uzatan metodon kontraŭ sendormemo. Eble ĝi eĉ plimalbonigas la problemon.
Oni konsilas al klientoj kun dormoproblemoj ne resti en la lito se ne eblas dormi. Oni rekomendas ke ili iru al alia ĉambro, en lumon, kaj legi libron aŭ simile, ĝis kiam ili dormemiĝas.
Do ni fakte faciligas evitemon, kaj tio estas efektive kiel fobioj pluigas sin.