Urba arbaro provizos senpagan manĝaĵon
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 4 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV192 (2012.06.12)
Urba arbaro provizos senpagan manĝaĵon
Seatlo, Vaŝingtono, Usono planas preter la urba ĝardeno. Oficiale fondiĝis dediĉita urba terpeco de preskaŭ tri hektaroj kiu konvertiĝas en manĝarbaron. Ĝi produktos senpagan manĝaĵon por loĝantoj kaj vizitantoj de la urbo, kaj homaj kaj aliaj.
La celo de la projekto estas plani, planti kaj kreskigi manĝodonan urban arbaron kiu inspiras la komunumon kuniĝi, kreskigi la propran nutraĵon, kaj revivigi la lokan ekosistemon. La projekto estas la unua ĉi-speca en Usono. La arbaro fariĝos memstara kaj funkcios simile kiel en la naturo. Krei la memstaran medion dependas de specoj de grundo, insektoj kaj plantoj metataj laŭ planita strategio.
La manĝarbaro Beacon, kiu troviĝas en la kvartalo Beacon Hill, provizos diversajn fruktodonajn plantojn inkluzive arbojn por pomoj, piroj, persimonoj, kaŝtanoj kaj juglandoj, kaj berojn kiel mirteloj, vakcinioj kaj framboj.
Necesos pluraj jaroj por plene prilabori la terpecon, kiu troviĝas nur 4 kilometrojn de la urbocentro.
La arbaro ne nur havebligos senpagan manĝajon al iu ajn, sed ankaŭ provizos sanigajn fruktojn kaj nuksojn kiuj estas gravaj por ĉiuj sed povas esti tro kostaj por multaj.