Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • 📢 La unua publika konkurso de Aperu komenciĝos baldaŭ kun filmetoj de Tubaro! 🏆 Legu pli en nia lasta blogafiŝo ĉe Aperu! 🔥

  • La teamo de Aperu! venkis en konkurso! Ankaŭ estas ekscitaj novaĵoj! Legu pli en nia lasta blogafiŝo.

    ×

Google ektradukas Esperanton

Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

RV189 (2012.03.11)

Google ektradukas Esperanton

Libera Folio raportas ke nun la reta tradukilo de Google komprenas kaj parolas Esperanton, kiu iĝis la 64-a lingvo, subtenata de la retejo. Tio signifas, ke eblos traduki al kaj el Esperanto ne nur en la tradukretejo de Google, sed ankaŭ en ĉiuj aliaj retaj servoj, kiuj uzas la saman tradukilon.

La teamo de Google-tradukoj diskonigis la aldonon de nova lingvo en sia oficiala anglalingva blogo, samtempe donante bazajn informojn pri la lingvo. Laŭ la blogaĵo, “Esperanto havas centmilojn da aktivaj parolantoj”, kaj “kelkaj centoj eĉ lernas ĝin denaske”. La celoj de Esperanto kaj Google-tradukoj koincidas, ĉar ambaŭ volas helpi homojn kompreni unu la alian, skribas Thorsten Brants, kiu afiŝis la blogaĵon.

La teamo de Google laŭ li estis surprizita de la bona kvalito, kiun jam eblas atingi per maŝina tradukado de Esperanto, konsiderante ke la kvanto de ekzistantaj tradukoj, sur kiuj Google povas bazi sian tradukalgoritmon, estas malgranda. Ekzemple por la germana aŭ hispana lingvo Google havas centoble pli da datumoj.

– Esperanto estis konstruita tiel ke ĝi estu facile lernebla por homoj, kaj tio ŝajnas helpi ankaŭ maŝintradukadon, Thorsten Brants skribas.

La anglalingva blogaĵo en kiu la teamo de Google raportas pri la novaĵo eĉ havas titolon en Esperanto: “Tutmonda helplingvo por ĉiuj homoj”.

Jam de pli frue ekzistas kelkaj maŝintradukaj sistemoj por Esperanto. Eble la plej rimarkinda inter tiuj estas la sistemo Apertium. Tiu teĥnologio estis origine evoluigita de la Universitato de Alakanto en Hispanio por aŭtomata tradukado inter proksimaj lingvoj, kiel la hispana kaj la kataluna.

Kataluna Esperanto-Asocio kaj Hèctor Alòs i Font antaŭ unu jaro kunlaboris en la projekto, kaj al la programo estis aldonitaj versioj por traduko el la hispana kaj el la kataluna al Esperanto. Poste la dana esperantisto kaj programisto Jacob Nordfalk kunlaboris kun la teamo por aldoni tradukon el la angla al Esperanto.

Aldone ekzistas kaj uzeblas ĉe Traduku.net alia aŭtomata tradukilo, kiu grandparte baziĝas sur la principoj de la iama projekto DLT, furorinta en la 1980-aj jaroj. La sistemo estis poste pluevoluigita por Esperanto ĉefe de Victor Sadler.

La kvalito de la teksto produktita de ĉiuj tri tradukiloj ankoraŭ lasas multon por deziri, sed rimarkindas, ke jam en sia unua versio la tradukilo de Google ne nur ne postrestas, sed eĉ donas kelkrilate pli bonkvalitan tradukon ol la du aliaj. Tamen aperas jen ikso anstataŭ supersigno – supozeble pro tio, ke hazarde estis uzitaj iuj nekonvertitaj iksaj tekstoj en la datenbazo.

La ĉefa tuja utilo de Google-tradukoj en Esperanto supozeble estas, ke ĝi videbligos Esperanton, kaj ebligos aŭtomatajn tradukojn el kaj al Esperanto ekzemple en Ipernity kaj aliaj retaj servoj kiuj uzas la tradukilon de Google.

Komentoj (3 komentoj)

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton
  1. pablo respondas al Aleksandro:
    Se homoj uzos guglo-tradukilon, malpli …

    Kial? Estas aŭtomataj tradukiloj de multaj lingvoj al/el la angla kaj homoj ankoraŭ studas ĝin

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiu havas bekon?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?