Parizo permesos ke bicikloj ne haltu
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV189 (2012.03.11)
Parizo permesos ke bicikloj ne haltu
La urbestraro en Parizo, Francio aprobis novan regulon kiu permesos ke biciklantoj ne haltu ĉe ruĝaj signaloj. Rezulto de tri-jara kampanjo de biciklistaj asocioj, la regulo venas post kiam spertuloj pri vojsekureco taksis ĝin bona maniero por malpli da kolizioj.
Eble ŝajnas stranga la ideo ke permesi ke biciklantoj ne obeu ruĝajn signalojn povus eviti koliziojn. Sed urbaj aŭtoritatuloj en Parizo opinias ke temas pri grava paŝo por helpi kontraŭi biciklan ŝtopiĝadon. Oni klarigis ke tiel bicikla trafiko pli bona fluas kaj evitiĝas ŝtopiĝoj por bicikloj kiam la signalo verdiĝas por aŭtoj.
Virginio, Usono leĝigis similan regulon pasintan julion, sed biciklosekureckampanjoj en tiu lando plejparte asertas ke biciklantoj plej sekuras sur la vojo kiam ili sekvas la samajn regulojn kiel aŭtantoj. Organizo MassBike diras ke ĉiuj vojuzantoj portas la esencan fidon ke ĉiuj sekvos la regulojn. Pensu pri tio la sekvan fojon kiam vi daŭrigas ĉe verda signalo. Vi fidas centojn da nekonatoj ĉiutage. Vi fidas ke ili ne ignoros la ruĝan signalon kaj frapos vin. Kiam oni malrespektas tiun fidon, la sistemo paneas.
Malgraŭ leĝoj, ne malofte videblas biciklantoj kiuj malobservas ruĝajn signalojn. Efektive, ekzistas praktika kialo. Nate Berg klarigas ke “la faktoro movokvanto estas kerna por biciklanto, kaj plenhalti kiam neniu ĉeestas estas malfacile pravigeble. Sed ekzistas ankaŭ danĝero ke ju pli ni komfortiĝas verdumi ĉe ruĝo, des pli verŝajne ni malstreĉos niajn refleksojn kaj mallevos niajn sensojn pri la kvarradaj minacoj kiuj ĉirkaŭas nin. Sed ĉu la ideo ŝanĝiĝas kiam biciklantoj trapasas la ruĝan signalon laŭleĝe? Ĉu regulo kiel tiu en Parizo ŝanĝas la perspektivon de la homoj kiuj sidas en la kvarradaj minacoj?
La nova regulo en Parizo ne permesas tutan liberecon por ĥaosa bicikla trafiko kiu ignoras aŭtojn. Samtempe venas respondecoj kaj sekvoj por biciklantoj. Ekzemple, ĉe ruĝaj lumoj necesas cedi la vojon al venantaj aŭtoj kaj al piedirantoj, aŭ biciklanto kulpus se okazus kolizio. Malgraŭ la aprobo de la nova regulo, ĝia efektiviĝo estos prova kaj poioma, unue ĉe nur 15 vojkuniĝoj antaŭ plivastigo por validi ankaŭ ĉe ĝis 1700 vojkrucoj en Parizo. Ĝis tiam, ruĝaj kaj flavaj ŝildoj sur trafiksignaloj indikos al biciklantoj ĉu ili rajtas daŭrigi tra ruĝa signalo.
La malobservado de ruĝaj signaloj fare de biciklantoj fariĝis debatiga fenomeno. Subtenantoj de la regulo asertas ke biciklantoj havu pli da libereco sur la vojo, ĉar la vera fonto de morta danĝero estas la ĉeesto de aŭtoj, ne de aliaj bicikloj.
Josh Hart klarigas:
“Bedaŭrinde, ni vivas en socio en kiu la bezonoj de unu klaso de vojuzanto ricevas prioritaton malserve al pli vundeblaj vojuzantoj. Ruĝaj signaloj kaj aliaj rigidaj, aŭtocentraj trafikreguloj necesas nur por malebligi ke la fuŝa kaj maleleganta movado de aŭtoj ŝovitaj en urbajn lokojn ne mortigu kaj kripligu pli da homoj ol ĝi jam faras. Kial biciklistoj, kiuj ne estas la kaŭzo de ĉi tiu frenezo, kaptiĝu en la sama larĝa reto kiel aŭtoj? La solvo ne estas kampanji por obeigi biciklistojn pri signaloj, sed ŝanĝi la leĝojn por pli bone speguli la realon de niaj transportsistemoj.”