Glaciaĵo el homa lakto malpermesita
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV180 (2011.03.22)
Glaciaĵo el homa lakto malpermesita
La urbestraro de Vestminstro nuligis vendadon de homlakta glaciaĵo
kaj konfiskis la produkton de speciala glaciaĵbutiko kiu
antaŭnelonge lanĉis la novan specon en la brita ĉefurbo. La motivo
estis zorgoj pri ebla transdonado de virusoj.
La registaro diras ke ĝi volas analizi la homlaktaĵojn post kiam
kontaktis la Instanco pri Nutraj Normoj kaj unuopuloj.
Vestminstra urbestrarano, Brian Connell, respondecisto pri komerco,
diris ke vendi manĝaĵojn faritajn el korpaj fluaĵoj de aliuloj povas
konduki al transdonado de virusoj kiel hepatito.
Li aldonis ke la butikposedanto konsentis ĉesi fari kaj servi la
glaciaĵon dum la analizado.
La speco nomiĝas “Baby Gaga” kaj konsistas el homlakto, madagaskara
vanilo kaj citronŝelaĵo. Matt O’Connor, fondinto de la koncerna
manĝejo, malakceptas la zorgojn dirante ke ili estas absoluta
rubaĵo.
Li diris ke la lakto, provizita de virinoj kiuj respondis pro reklamo
en reta forumo por patrinoj, submetiĝis al la sama detala analizado
kiel por lakto, sango kaj spermo ĉe konservejoj.
“Se la glaciaĵo ne sendanĝeras, ĉi tiuj patrinoj estas serioza
risko al siaj beboj.”