Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Pruvita ligo inter belo kaj dormo

Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

RV179 (2011.02.27)

Pruvita ligo inter belo kaj dormo

Esploristoj diras ke ili trovis la unuan pruvon pri tio ke regula okhora dormado efektive donas pli sanan kaj pli allogan aspekton.

Kiam al netrejnitaj observantoj montriĝis fotitaj vizaĝoj de volontuloj maltro dormintaj, oni taksis ilin malpli sanaj kaj malpli belaj ol fotoj de la samaj volontuloj sufiĉe dormintaj.

La trovon bonvenigos gepatroj kiuj penadas enlitigi aspektokonsciajn adoleskulojn, sed ĝi estas bato kontraŭ la kosmetika industrio kiu reklamas oferti belecon laŭbotele.

La esploron estris John Axelsson de la fako pri klinika neŭroscienco ĉe la Instituto Karolinska en Stokholmo. Li diras ke se vi volas aspekti sana kaj bela, multe pli efikas, kaj multe malpli kostas bona dormo ol aliaj beligmetodoj.

Malsamoj inter la lacaj kaj freŝaj vizaĝoj estis apenaŭaj, sed observantoj subkonscie detektis indikojn. Axelsson diris ke la signaloj malgrandas, sed post kelksekunda rigardado al vizaĝo, eblas instinkte legi ilin. Temas pri juĝoj kiujn ni senpense faras pri homoj.

Kapablo legi signojn de dormomanko povus esti evolua avantaĝo, ĉar alloga vizaĝo estas indiko de bona sano. Sekvas seksa allogo, elekto de parano, kaj sukcesa transsendo de genoj.

Axelsson diris ke manko de dormo kaŭzas fiziologiajn ŝanĝojn kiujn eblas vidi vizaĝe. Malfortiĝas la imunsistemo, do plialtiĝas la risko de infektiĝo, malboniĝas reguligado de glukozo, kaj plialtiĝas sangopremo. La efikoj troveblas en laborantoj kun malregulaj deĵoroj. Jam 35-jaraj ili montras signojn de disvolviĝo de kormalsano.

Sed ĉu ne memevidentas ke iun kiu aspektas laca oni taksus malpli alloga? Ne nepre. Tiuj kiuj aspektas pli lacaj eble pli laboras, kaj pli enspezas. Axelsson supozis ke laco rilatas sanon, sed ne supozis ke laco tiom rilatas belon.

Por la esploro, 12 viroj kaj 12 virinoj dormis ne pli ol kvin horojn unuan nokton hejme, kaj sekve duan nokton en dormlaboratorio, kie ili rajtis neniom dormi. Oni fotis posttagmeze, post 31 sendormaj horoj sinsekvaj kaj komparis la rezultojn kun fotoj faritaj post plena dormo de okhora nokto.

La fotojn juĝis 65 observantoj, kiuj taksis laŭ beleco kaj laŭ ĉu vizaĝoj aspektas lacaj aŭ sanaj.
Axelsson diris ke aktualas pluaj esploroj pri kiel kiuj vizaĝtrajtoj gravas en la taksado.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kie oni aĉetas panon?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?