Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Esperanto estas

Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

RV179 (2011.02.27)

Esperanto estas

Ĉi tiun artikolon por Libera Folio verkis Steven Brewer:

Tro ofte, kiam aperas artikolo pri Esperanto en la ordinara, ĉefflua gazetaro, ĝi temas aŭ pri tio ke “Esperanto estis” aŭ ke “Esperanto estus”. Ili pritraktas Esperanton kiel fenomenon precipe historian: iu fremdulo kreis Esperanton antaŭlonge, iam ĝi allogis intereson, sed neniam plenumis sian promeson kaj malsukcesis”. Oni apenaŭ parolas pri “Esperanto estas”, tio estas, pri la nuntempa komunumo de tiuj, kiuj aktuale parolas ĝin.

Se oni mencias Esperanto-parolantojn, plejparte temas pri unuopaj stranguloj kiuj lernis Esperanton por revivigi la pasintecon. Oni ankaŭ ne priparolas “Esperanto estos”: tion ke la Esperanto-komunumo disvolviĝos kaj daŭre ekzistos en la estonteco. Ambaŭ mankoj estas ĝustigindaj preterrigardoj, ĉar Esperanto estas pli forta nun ol iam ajn, kaj la estonteco estos pli bona por Esperanto ol multaj povas imagi.

Esperanto estas forta. Malgraŭ la manko de organiza forto, la lingvo mem sukcesas pli ol iam ajn. Preskaŭ cent mil homoj aliĝis al lernu.net (ekde 2004) kaj kelkmil vizitas la retpaĝaron semajne. Esperanto iam estis fenomeno forta nur en kelkaj disvolviĝintaj landoj. Nun vi povas senpere aliĝi al la Esperanto-komunumo de ĉiuj landoj en la mondo.

Antaŭ kelkaj semajnoj, mi proponis la ideon ke la lingvoproblemo ne troviĝas nun inter la modaj problemoj de nia epoko. Kelkaj, precipe Georgo Silfer, volas deklari la formorton de finvenkismo entute: “La finvenkismo estas ĉe sia sunsubiro, kaj ne konos novan tagon”. Laŭ mi, li tro frue verkas la nekrologon por finvenkismo.

En la magazino Newsweek oni prognozas la estontan daŭron de la angla kiel dua lingvo por la homaro: la ĉinoj ne devigos vin lerni la ĉinan, ili diras. Sed Usono neniam devigis ke oni lernu la anglan. Ankaŭ nun oni ne devigas tion. Tiu kiu lernas la anglan elektas ĝin, ĉar ĝi donas avantaĝon.

Nova libro de Nicholas Ostler, The Last Lingua Franca, pritraktas la estontecon de la angla. De multaj jaroj oni prognozas ke la angla detruos aliajn lingvojn. Ostler konstatas ke, malgraŭ tio ke multaj homoj lernas la anglan kiel duan lingvon, malmultaj lernas ĝin anstataŭ la denaskan. Plu laŭ Ostler, dum ĝi ne anstataŭas denaskajn lingvojn, la angla restos dua lingvo kaj ne malaltigas lingvan diversecon.

La angla nun estas la plej grava lingvo multflanke. Ĝi estas unue la lingvo de scienco kaj komerco kaj, precipe, la lingvo de Usono – la ununura monda superpovo. Sed en epoko en kiu aliaj landoj (precipe Brazilo, Rusio, Barato kaj Ĉinio) altiĝas – kaj Usono falas al la stato “unu inter multaj” – ankaŭ aliaj lingvoj fariĝos pli gravaj.

Dum la angla restas dua lingvo, kaj ne anstataŭas la denaskajn lingvojn de aliaj landoj, ĉiu nova generacio devas elekti ĉu lerni ĝin aŭ ne. Kaj en ĉiu lando oni povas elekti ĉu lerni la portugalan aŭ la ĉinan aŭ la rusan – aŭ alian lingvon – se tio estas pli senchava en tiu loko je tiu momento.

En la nuna momento, lingvaj demandoj ne ŝajnas modaj. Sed post dek jaroj – aŭ dudek – tio povos ŝanĝiĝi. Oni povos en iu momento konstati ke la angla ne restos por ĉiam la plej grava lingvo, kaj tiam ni vidos denove la demandon, kial Esperanto ne servu tiel. La flago de finvenkismo nun estas malalta, sed tio ne signifas ke ni forĵetu ĝin entute. Multaj, multaj aferoj estas kiel pendolo: tien kaj reen svingiĝas de unu ekstremaĵo al alia.

Kia, do, estos la estonteco por Esperanto? Ĉu ĝi iam estos dua lingvo por ĉiuj? Neniu povas diveni. En la nuna mondo, la grundo ne estas tre fekunda por la semoj de esperantismo. Samtempe, Esperanto estas kaj estos – kaj ni certigu ke oni ne forgesu tion.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Mi manĝis tro, doloras mia …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?