Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Heidi: la strabanta didelfo

Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

RV178 (2011.02.07)

Heidi: la strabanta didelfo

Ellen skribis al ni pri la eta stelulino de la zoologia ĝardeno de Lepsiko, Germanio: la strabanta didelfo Heidi.

Heidi estis rimarkita de fotografoj dum raportaĵo. Ekde tiam la bildoj iras tra la medioj kaj renkontas grandan intereson.

Intertempe Heidi havas propran retpaĝon (www.opossum.xtra4music.de) kaj plurajn paĝojn ĉe Facebook kun entute preskaŭ tricent mil subtenantoj. Ekzistas Heidi-kanto, kaj la federacia lando Saksio, kie situas Lepsiko, dissendas Heidi-salutkartojn.

Ĉiuj estas entuziasmigitaj de Heidi.

Sed kiel fartas la eta didelfo mem?

En sia Facebook-paĝo ŝi skribas pri sia amrilata statuso: “Estas komplike kun Teddy.” Teddy estas la masklo, kiun ŝi dividas kun sia fratino Naira.

Eble pro ŝia subita fameco nun ankaŭ ekestas malfacilecoj kun Naira. Ĉar ankaŭ Naira strabas, sed, strange, neniu interesiĝas pri ŝi.

Kvazaŭ geedzaj problemoj kaj gefrataj rivalecoj ne sufiĉus, Heidi aldone devas observi dieton. Pli precize, ŝi devas observi dieton ekde kiam ŝi ekloĝis en Lepsiko ĉar la bestkuracistoj supozas, ke Heidi strabas, ĉar ŝi estas tro dika. Pro amasiĝo de graso malantaŭ la okuloj la okulgloboj estas iomete elpuŝitaj el la okulkavoj.

Heidi jam perdis kelkcent gramojn de sia korpopezo. Sed amasiĝo de graso malantaŭ la okuloj reduktiĝas ne antaŭ ol preskaŭ ĉiuj aliaj grasamasoj malaperas. Tial Heidi devos observi dieton ankoraŭ longe.

Sed en majo ŝi festos jam sian trian naskiĝtagon. Kaj didelfoj atingas nur aĝon de maksimume 4-5 jaroj.

Ĉu Heidi eble pli volonte restus strabanta, sed sata didelfo…?

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Leono estas …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?