La Perdita Generacio – Ĉu Vi Kontentas
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 9 Spektoj
- Komentu!
- 3
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La Perdita Generacio – Ĉu Vi Kontentas
Ĉu vi kontentas
Pri via vivo
Ĉu vi esperas
Je pli ol trairo
Ĉu vi kontentas
Ĉu vi daŭre deziras
Malmencieblaĵojn
Ĉu daŭre vi miras
[Refreno]
Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu
Ĉu vi konsentas: Por viv’ postuliĝas de vi kontribu’
Ĉu vi iel forgesis
Ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil’
Ĉu inter memor’ kaj esplor’ vi elektis selekti barilojn
Ĉu vere necesas
Ĉu vi kontentas
Pri via domo
En via lito
Pri via nomo
Ĉu vi kontentas
Ĉu pri via aĝo
Aŭ ĉu vi batalas
Ĉiutage kontraŭ via vizaĝo
[Refreno]
Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu
Ĉu vi konsentas: Por viv’ postuliĝas de vi kontribu’
Ĉu vi iel forgesis
Ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil’
Ĉu inter memor’ kaj esplor’ vi elektis selekti barilojn
Ĉu vere necesas
Ĉu vi sukcesis
Ĉu vi suprengrimpetis
La unuan orgasmon
Ĉu vi neniam ripetis
Ĉu vi la mondon akceptis
Ĉu vi antaŭenklinas
Okulvitropurigado
Ĉu neniam finiĝas
[Refreno]
Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu
Ĉu vi konsentas: Por viv’ postuliĝas de vi kontribu’
Ĉu vi iel forgesis
Ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil’
Ĉu inter memor’ kaj esplor’ vi elektis selekti barilojn
Ĉu vere necesas
Ĉu vi malkontentas
Ĉu vi vidas makulojn
Ĉu por vi la homaro
Ŝajnas ar’ da stultuloj
Ĉu vi kolektas
Aŭ ĉu vin la arĝento
Ĉu vi ŝatus kontroli
Ĉi kaj ĉiun momenton
Ĉu konstruis vi turon
El homanoj kaj kruroj
Ĉu vi kontentos
Se postlasos vi ŝpurojn
Ĉu vi kontentos postmorgaŭ ne nun
Ĉu vi konstruontus la sunon sed dronis en maloportun’
Ĉu vi iel konfesus
Ĉu vi kaptiĝis de via komfort’
Ĉu via labor’ portas oron aŭ ploron aŭ tro fruan morton
Ĉu vere necesas
Ĉu vi ektimas
Kiam silentas
Kiam ekfulmas
Kiam torentas
Ĉu vi kontentas
Lunde matene
Ĉu vi rekomencas
Kun- aŭ senpene
Ĉu vi kontentas
Ĉu vi verkas poemojn
Kiel iame
Kiam vi havis problemojn
[Refreno]
Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu
Ĉu vi konsentas: Por viv’ postuliĝas de vi kontribu’
Ĉu vi iel forgesis
Ĉu vi kaptiĝis de via komfort’
Ĉu via labor’ portas oron aŭ ploron aŭ tro fruan morton
Ĉu vere necesas
Ĉu vi kontentas
Sub ĉielo ruĝnuba
Ĉu vi daŭre aŭskultas
Foje preĝistojn sendubajn
Ĉu por vi daŭre gravas
Ĉu la akvo kreskiĝos
Aŭ ĉu l’ homara sonĝ’ bela
Iel iam efektiviĝos
[Refreno]
Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu
Ĉu vi konsentas: Por viv’ postuliĝas de vi kontribu’
Ĉu vi iel forgesis
Ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil’
Ĉu inter memor’ kaj esplor’ vi elektis selekti barilojn
Ĉu vere necesas