Inteligenta dentopasto prognozas veteron
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV177 (2011.01.09)
Inteligenta dentopasto prognozas veteron
Ĉu vi foje opinias ke via dentopasto iel ne kontentigas kiel parto de via matena rutino? Hm, eble ne. Sed la cerbeguloj ĉe universitato MIT [moito’] en Usono decidis doni al dentopasto la kapablon por ŝanĝi guston laŭ la vetero.
Eble vi aŭdis pri la monujo de MIT kiu dikiĝas kaj maldikiĝas proporcie laŭ via bankokonto. Ĝi kaj la dentopasto venis el projekto kiu celas doni al simplaj objektoj dinamikajn trajtojn por ebligi intuician komunikadon de simplaj kaj utilaj informoj.
La dentopasto nomiĝas “Gusto de Pluvo”. Komputileto en la pastujo kontrolas per interreto la hodiaŭan veterprognozon kaj miksas plurajn gustojn laŭ ĝi. Se pli varmos ol hieraŭ, oni ricevas pli da dentopasto cinama, kaj se pli malvarmos, doniĝas pli da menta. Blua strio signifas ke pluvos. Mi ne scias kio okazas se venos tornado.
Eble ŝajnas iom stulte, sed ni vivas en mondo de informa troŝarĝo, kaj per dentopasta dono de datumoj, oni ricevas utilajn ĉiutagajn informojn sen devi ŝalti televidilon aŭ aliri retejon. Nu, vi povus simple rigardi el fenestro, sed tio ne helpos purigi viajn dentojn, ĉu?