Ĉu baldaŭ aĉeteblos likva vitro?
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV176 (2010.12.17)
Ĉu baldaŭ aĉeteblos likva vitro?
Firmao en Germanio kreis mirigan surfactegaĵon nomatan LiquiGlas. La bazo de la produkto estas teĥnologio por molekul-skalaj tavoloj kiu ebligas tegadon de multaj diversaj surfacoj per malgrandega tavoleto el perfekta vitro. La molekuloj de vitro, aŭ si-li-cio-dioksido, venas el pura kvarcosablo: unu el la plej abundaj substancoj sur nia planedo.
Same kiel kutima vitro, la tegaĵo ĥemie inertas kaj rezistas acidon, alkalon kaj solvaĵojn. Tamen, LiquiGlas estas ankaŭ fleksebla, spirebla, tre fortika, kontraŭmikroba, kaj kontraŭfiksa. Ĝi rezistas ankaŭ temperaturojn ĝis 450 gradoj, do idealas por kuirado kaj aliaj uzoj en varmego.
Eblaj uzoj por ĉi tia produkto ŝajnas senlimaj: potoj, duŝejoj, kaftasoj, ŝuoj, tranĉiloj. La firmao asertas ke LiquiGlas daŭros monatojn aŭ jarojn je hejma uzado.