Ŝteliĝas plumbo de preĝejaj tegmentoj
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV176 (2010.12.17)
Ŝteliĝas plumbo de preĝejaj tegmentoj
Krimuloj en Britio uzas satelitfotojn de Google por trovi preĝejajn tegmentojn el plumbo por ŝteli kaj vendi la metalon.
Ĉrikaŭ 8000 preĝejoj petis asekuran kompenson pro ŝteligho de 23 milionoj da pundoj da plumbo dum la pasintaj tri jaroj.
Multaj preĝejoj ekhavis renkonstruitajn tegmentojn nur por refoje trafiĝi de ŝtelistoj. Unu el ili 14 fojojn.
Preĝejistoj diras ke ataki la preĝejojn estas ataki la paroĥanojn kaj la komunumon. Ili opinias ke la polico hezitas agi malgraŭ kreskantaj indikoj ke organizitaj krimistaroj estas implikitaj. Ju pli altiĝas la prezo de plumbo, des pli da preĝejoj perdas ĝin.
La ekonomia krizo kombine kun timo pri landaj ŝuldoj en Eŭropo igas ke investistoj forturnas sin de paperaj havaĵoj favore al metalaj.
Tuno da plumbo vendiĝas por ĉirkaŭ 1500 pundoj. La prezo triobliĝis depost la fino de 2008.
La registaro kaj polico diras ke ili serioze traktas la ŝteladon de metaloj. Ili vidis la signifan problemon de metalŝtelado ĉe esenca landa infrastrukturo en la tuta Britio. Tio inkluzivas la retojn por transporto kaj elektro. Ŝtelado de kupraj elektrokabloj rezultigadas mortojn kaj severajn vundiĝojn.