Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Kaptu krimulon dehejme por gajni

Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

RV173 (2010.10.11)

Kaptu krimulon dehejme por gajni

Iu ajn kun komputilo nun povas batali kontraŭ krimo sekure de sia hejmo. Laŭ nova observa programo en Britio, oni povas gajni monpremiojn se oni vidas okazantan krimon.

La sistemo funkcias per arego da aliĝintaj amatoraj spionoj, kiuj spektas horojn da filmado registrita de sekureckameraoj en vendejoj kaj sur stratoj en la tuta lando.

Spektantoj povas perlabori ĝis mil pundojn monate kiam krimulojn ili sukcesas kapti.

La programo tuj allogis kritikojn de civitanrajtaj kampanjistoj, kiuj diras ke temas pri plia pruvo pri tio ke Britio iĝas trude kontrolata socio kun kameraoj ĉe ĉiu stratangulo.

Partoprenantoj, kiuj pagas kotizon por aliĝi, premas butonon kiu sendas tujan mesaĝon por averti vendejiston pri suspektinda konduto. Kun la mesaĝo sendiĝas ankaŭ foto de la eble krima situacio.

La fondinto de la sistemo diras ke ĝi redonas povon al vendejposedantoj kaj ebligas ke lokaj komunumoj efike batalu krimojn kaj kontraŭsocian konduton.

Problemo pri sekureckameraoj estas ke kvankam ili filmas preskaŭ ĉie, la videojn oni apenaŭ spektas samtempe. Homoj ĝenerale konscias pri tio, do la kameraoj ne plu same efike malinstigas kiel antaŭe, kaj krimstatistikaj ciferoj altiĝas. Ŝtelado en butikoj atingis rekordan nivelon kaj kostas por la brita ekonomio preskaŭ kvin milardojn da pundoj jare.

Partoprenanto en la programo devas esti almenaŭ 18-jara kaj ne povas elekti per kiu kamerao spioni, nek vidi lokojn proksimajn al sia loĝejo.

Jam estas 14 mil interesiĝantoj de ĉirkaŭ Eŭropo, kaj laŭplane estos 3000 pagitaj membroj antaŭ la fino de la monato.

La registaro diras ke la koncerna firmao devas obei datumprotektajn leĝojn kaj esplori la personajn historiojn de la kandidataj spektantoj.

Unu privatecprotekta grupo diras ke la lanĉo markas plian perturban ĉapitron en la kontrolsocio de la lando kaj diras ke la registaro prioritatigas profiton super persona privateco. Ĝi permesas ke privata firmao instalu diktaturstilan civitanan spionludon anstataŭ defendi la rajtojn de britaj civitanoj.

Alia grupo samopinias ke senkulpajn personojn kiuj nur butikumas oni ne spionu ĉi tiel, kaj ke malgraŭ malsamaj opinioj pri la kulturo de kontrolado, ĉiuj povu konsenti ke la teĥnologio pli taŭgas en la manoj de trejnitaj respondecaj profesiuloj ol de amatoraj spektaĉemuloj.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Elefanto havas … orelojn

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?