Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Riĉuloj, usonanoj ĉiam pli dikaj

Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

RV173 (2010.10.11)

Riĉuloj, usonanoj ĉiam pli dikaj

Eventeo.net raportas ke civitanoj de la plej riĉaj landoj en la mondo iĝas ĉiam pli dikaj, aparte Usonanoj. Tion diras la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo en ĝia unua prognozo pri obezeco. Tri kvaronoj el Usonanoj estos obezaj aŭ superos normalajn pezojn en 2020. La raporto diras ke malsanindicoj kaj porkuracaj elspezoj forte altiĝos, krom se registaroj, individuoj kaj industrio kunlaboros en ampleksa strategio por kontraŭbatali la “epidemion”.

La organizaĵo, kiu baziĝas en Parizo, konsistas el la 33 plej potencaj ekonomioj de la mondo. Ĝi aldonas, ke la ekonomia kosto de troa pezo – kuracado, mallongigo de vivodaŭro kaj rimedoj malŝparitaj – kreskigas maltrankvilon de multaj registaroj.

La altranga ekonomikisto de OEKE kaj specialisto pri san-problemoj kiu verkis la raporton, Franco Sassi, kulpigas malbonajn manĝkutimojn pro la pliiĝo de problemoj. ‘Manĝaĵoj estas multe pli malmultekostaj ol en la pasinteco, aparte manĝaĵoj kiuj ne estas tre sanigaj kaj bonkvalitaj, kaj homoj ŝanĝas sian vivstilon. Ili havas malpli da tempo por prepari manĝojn kaj ĉiam pli ofte manĝas eksterhejme en restoracioj.

Tio, plus la fakto, ke homoj estas multe malpli fizike aktivaj ol antaŭe, signifas, ke la kvanto da obezuloj ŝveliĝis al preskaŭ 70 procentoj en Usono ĉi tiun jaron, kompare kun malpli ol 50 procentoj en 1980. Ene de dek jaroj, 75 procentoj de Usonanoj estos obezaj, tiel igante Usonon ”la plej dika lando en la OEKE”. ”Timiga estas la pliiĝo de la epidemio,” Franco Sassi anoncas, ”Ni ankoraŭ ne atingis la pinton.”

La vivodaŭro de obezulo estas ĝis dek jarojn pli mallonga ol tiu de normalpezulo.

En Usono, la kosto de obezeco, inkluzive pli altan kuracan elspezadon kaj perditan produktadon, jam valoras unu procenton de la malneta enlanda produkto. Ekster OEKE, indicoj pri obezeco altiĝas simile rapide en Brazilo, Ĉinio, Barato kaj Rusio. Ankaŭ la proporcio de obezaj aŭstralianoj laŭprognoze altiĝos je dek-kvin procentoj en la sekva jardeko.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Oni vestas la piedon per …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?