Nazbato savas viron de blanka urso
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV171 (2010.09.04)
Nazbato savas viron de blanka urso
67-jara viro rakontis ke li travivis atakon de blanka urso en Nunavuto, Kanado. Laŭ taktiko lernita de maljuna inuito, li pugnobatis al ĝi la nazon.
Wes Werbowy, sperta naturisto konsilisto, diris ke la renkonto okazis dum li tendumis pasintmonate proksime al Whale Cove, Nunavuto, kie li trejnis tri inuitajn ĉasistojn por postenoj de ekovizitaj gvidistoj.
La viroj muntis apartajn tendojn por dormado kaj kuirado por malpliigi la riskon de vizito de urso. Sed tio ne malinstigis grandan blankan urson kiu alpaŝis la tendon de Werbowy meze de la nokto.
La dormanton vekis la profundaj snufoj de serĉanta flaranta ursego. Werbowy komencis malzipi sian dormsakon. Eble tiu sono pensigis la urson pri malpakata manĝaĵo.
Kaj BUM! Tute subite la tendo parte kolapsis kaj la nazo de la 450-kilograma urso aperis duonmetron de la vizaĝo de la viro. Se tio ne sufiĉis por panikigi, la ursego ankaŭ staris sur lia pafilo.
Werbowy memoris la vortojn de inuita saĝulo pri kiel defendi sin kontraŭ blanka urso. Li devis bati ĝian nazon. Li pensis ke tio povus esti lia lasta ago, do ĝi estu trafa.
Kun batalkriego, li forte batis kaj rekte trafis la celon. Bati la nazegon estis kvazaŭ bati krudan hamburgeron. La urso fuĝis same rapide kiel ĝi aperis.
La venkon aplaŭdis la lokaj inuitoj, kiuj kredas ke tiu urso neniam plu ĝenos homon.
La konsilo kiu savis la vivon de Werbowy estas bone konata al inuitaj ĉasistoj en Nunavuto, hejmo de la plimulto de blankaj ursoj en Kanado. Oni diras ke la nazo estas la plej sentema parto de la blanka urso.
Werbowy diras ke ĉiu tago post la atako estas beno. Li ne vundiĝis, kaj la urso vivas. Ne necesis mortigi lin. Estis bona fino por ĉiuj.