La Liturgio de la Vorto — 3a Dimanĉo de Advento, jaro B — 13.12.2020
La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 4 Spektoj
- Komentu!
- 2
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Bonvenon al nia tria adventa renkontiĝo, dum kiu ni volas kune celebri la Liturgion de la Vorto. Hodiaŭ ni aŭskultos unu plian antaŭanoncon de la Mesio el la libro de la profeto Jesaja, ĝojplenan kanton de la Beata Virgulino Maria, admonon de sankta Paŭlo ĝoje atendi la plenumon de la promesoj de Dio kaj la dialogon, en kiu sankta Johano la Vojpretiganto klarigas sian mision.
Dankon, ke vi volis kune kun ni pretiĝi por la alveno de Kristo. 😊 Se vi konas aliajn esperantistojn, kiuj povus profiti de tia komuna legado de la Vorto de Dio, konigu al ili ĉi tiun projekton, por ke ĉiuj povu atingi la perfektecon de la kristana vivo, laŭ la konsilo de la apostolo Paŭlo: „Ĝoju ĉiam, preĝu senĉese”. 😉
✠ ✠ ✠
En la dua parto de Advento ni volas aparte pretiĝi por la celebrado de la venonta Soleno de la Naskiĝo de la Sinjoro. Por helpi pri tio mi rekomendas la kanton „Veni, veni Emmanuel”, laŭ la aranĝo de Philip Lawson. La kanto, origine el ja 18a jarcento, uzas la tekston de la Grandaj Antifonoj „Ho” por la lasta semajno de Advento. La unua strofo kaj la rekantaĵo tekstas: „Ho venu Vi, Emanuel’, * ekbrilu super Izrael’ * ploranta sola en ekzil’, ĝis venos Vi, la Dia Fil’. * Ho ĝoj’, ho ĝoj’! Emanuel’ * revenos al vi, Izrael’.” (Adoru 183). En la registraĵo kantas majstroj de voĉo, la ensemblo „King’s Singers”:
https://www.youtube.com/watch?v=wE6BzoMt0Ro
✠ ✠ ✠
0:00 ‣ Komenco
0:08 ‣ Enira antifono — kp. Flp 4
0:20 ‣ Krucosigno
0:26 ‣ Saluto
0:31 ‣ Komenca preĝo
0:37 ‣ Unua legaĵo — Jes 61
1:50 ‣ Kantiko — Luk 1 (R.: Jes 61)
3:39 ‣ Dua legaĵo — 1 Tes 5
4:46 ‣ Aklamo — Jes 61
5:43 ‣ Evangelio — Joh 1
8:04 ‣ Silento
8:33 ‣ Universala preĝo
10:03 ‣ Preĝo de la Sinjoro
10:39 ‣ Resuma preĝo
11:12 ‣ Beno
11:27 ‣ Fino
✠ ✠ ✠
Dankon
‣ al UECI, kiu provizis min per la dosiero de la Legaĵaro laŭ la eldono aprobita por la liturgia uzo,
‣ al la ekumena diserva libro „Adoru”, en kiu mi trovis plurajn formulojn de liturgiaj preĝoj,
‣ al la liturgia kantolibro „Niepojęta Trójco”, de kie mi prenis la melodiojn de la psalmo (vol. 1, mel. γ) kaj de la aklamo (vol. 2, mel. γ de Dawid Kusz OP),
‣ al la „Kristanaj fontoj”, kie troviĝas la traduko fare de pastro Albrecht Kronenberger de la Roma breviero, de kie mi prenis la Universalan preĝon por la vespro de la 3a Dimanĉo de Advento.
En la komenco de la registraĵo vi povis rigardi la murpentraĵon „Predikado de sankta Johano la Baptisto” (1486–1490) fare de Domenico Ghirlandaio. Same kiel la pentraĵo uzita por la liturgio okaze de la Naskiĝo de s-ta Johano, ĝi troviĝas en la Kapelo de Tornabuoni en Florenco.