Ĉu Esperanto enhavas la necesajn rimedojn por roli kiel interkultura lingvo? (Philippe Planchon)
Interlingvistikaj Studoj publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 10 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Esploro de la esprimrimedoj de Esperanto laŭ semantika, pragmatika kaj enunciativa vidpunktoj
Se oni observas la uzadon de iu ajn lingvo en konkretaj situacioj, oni rapide konstatas ke la uzo de lingvo povas okazigi miskomprenon (Wittgenstein). Tio devenas de principoj de funkciado de la elparolado (ekzemple pro konversaciaj kondiĉoj, Grice: 1975). Tiu risko de miskomprenoj estas des pli grava kiam temas pri lingvo uzata en interkulturaj situacioj, aparte se tiu lingvo ne havas la apogon de longdaŭra kultura tradicio. Ĉu pro tio Esperanto bezonus kreskigi sian propran kulturon? Aŭ ĉu iuj mankoj povus esti utilaj? Ĉar Esperanto estas unue lingva fenomeno, oni devas antaŭ ĉio konsideri ĝian lingvo-strukturon laŭ tiu perspektivo. Ni proponas esplori diversajn esprim-eblecojn, kiuj ludas rolon en diversaj interkulturaj (eventuale konfliktaj) situacioj. Tio povas okazi per uzo de diversaj vortoj aŭ frazoj por esprimi petojn, pardonojn, dankojn, por elmontri ĝentilecon aŭ esprimi respekton (Brown & Levinson). Tie necesas konsideri la rilaton inter pragmatiko kaj semantiko. Laŭ Culioli (1999), ĉiu lingvo-elemento kiu estas produktata en mesaĝo, povas esti interpretata kiel ŝpuro de la kogniciaj procezoj de la parolanto, kaj tiuj procezoj enhavas ne nur raciajn aspektojn, sed ankaŭ emociajn kaj sociajn aspektojn. La signifoj tiel konstruiĝas dum la interparolado, kaj pro tio, la kultura fono ne nur helpas konstrui la interpreton, sed estas la rezulto mem de la parolado. Ĉe interkultura nivelo, la fleksebleco de Esperanto povas do utili por funkcii kiel ponta lingvo. Oni certe bezonas rimedojn por klarigi aŭ nuancigi la mesaĝon, tiel evitante miskomprenojn. Sed ankaŭ gravas lingvaj rimedoj por faciligi la akcepton de la mesaĝo. Por tiu celo, povas eĉ fojfoje utili iom da malprecizeco, tiel ke oni povas demandi (Fuchs & Victorri : 1996), ĉu ambigueco aŭ polisemio povas esti avantaĝo por mildigi la interpersonajn rilatojn. Pro tio, la aparta situacio de Esperanto estas interesa, ĉar ĝia lingva strukturo eble povus aperi kiel respondo al tiaj interkulturaj postuloj.
Tiu ĉi prelego okazis la 17an de septembro 2020 kadre de la 5-a Interlingvistika Simpozio