Karina kun ĴomArt kaj Nataŝa – Bovina Bluso
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
https://www.patreon.com/jomart_kaj_natasha
https://jomart.click/Spotify
https://jomart.click/SoundCloud
Ni koncertas en Bjalistoko dum UK-94. Estis freneze granda koncertejo kun grandega scenejo. Kaj estis bonega etoso!
En arbaro kun bongustaj herboj
Jam delonge loĝas Bovino Verda
Tute ordinara la bovino estis
Nek belega, nek majesta
Ŝi neniam havis iujn-ajn talentojn
Ŝi nek kantis, nek ludis iun instrumenton
Ĉiu saĝa bono kaj bovino
Sian lokon devas scii firme
Manĝi herbon aǔ produkti lakton
Sed ne revi pri afer’ abstrakta
La Bovino Verda estas nenormala
Ni primoku tiun animalon!
Rf:
Sed bovino havis grandan revon
Iun tagon flugi kvazaǔ mevo
Iam naĝi en la oceano
Ludi tamburinon kaj pianon
Ridis ĉiuj bestoj pri revad’ bovina
Sed nenion diris la estaĵ’ obstina
Kaj matenon freŝan, kiam velkis herbo
Senspure malaperis la bovino verda
Ek de tiu tempo ofte aǔdas kamparanoj
En mallumo nokta sonon de piano
Foje iu flugas en ĉiel’ senlima
Kaj ĝentile ludas tamburinon
Rf: