Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Al Virino / To a Woman – English & Esperanto Short Film

Exploring Esperanto publikigis antaŭ 4 jaroj en la Angla Ĉu en Esperanto?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Esperanto Version: 00:04 / English Version: 02:26

– Al Virino –
Kun iom da helpo, viro finfine lernas kiel paroli al virino.
Verkita, Reĝisorita, kaj Muntita de Alekso MILLER
Kameraistoj:
Michael OLIVEROS
Kristoforo FORĜISTO
Alekso MILLER
Aktoroj:
Alenja MIĈEL
Arĝejo ŜEJFER
La filmo havas anglajn kaj Esperantajn subtitolojn.

– To a Woman –
With a little help, a man finally learns how to talk to a woman.
Written, Directed, and Edited by Alexander Vaughn Miller
Camera Operators:
Aaron Rosene
Kristofer Seppala
Alexander Vaughn Miller
Actors:
Alex Mitchell
RJ Shafer
The film has English and Esperanto subtitles.

Ĉu vi ĝuis la filmon? Subtenu la kanalon. ^_^
Did you enjoy the film? Support the channel. ^_^

PayPal – https://www.paypal.me/alexmillerpaypal
Cash App – https://cash.app/$thisisalexmiller
Venmo – https://account.venmo.com/u/alexmiller1887
Patreon – https://www.patreon.com/exploringesperanto

A Twofold Film (in English and Esperanto)
Dufoje Farita Filmo (en la angla kaj Esperanto)

Jen ludlisto de la tuta serio de dulingvaj filmoj en la angla kaj en Esperanto:
Here’s a playlist of the whole series of bilingual films in English and Esperanto:
https://www.youtube.com/playlist?list=PLok8ZOY6AYjgW6JejYQw1vHgB1V_490rk

Komentoj (37 komentoj)

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton
  1. 👩☕ diras:

    Tre ĉarme! Mi ŝatas ke ili sukcesis fari malsaman vortludon en la angla kaj Esperanto por la ŝerceto pri onklino-inklino :p

  2. Tim Owen diras:

    Ho, gratulon, Alekso! Al mi aparte plaĉis la formoj “onklino-inklino” kaj “aunting can be daunting” 🙂

  3. leono estas besto diras:

    Ĉu la ĉefrolulo estas incelo? Estas miraklo ke tiel ĉarma kaj bela virino interesiĝas pri li.

  4. Ĥĥĥ respondas al Tedito:
    Kio estas 'incelo'? Ĉu nova stulta …

    Plimalpli. Mi supozas ke ĝi devenas de “incel” involuntary celibe, el la angla. Malrespekta nomo por viroj kiuj ne seksumas sed ŝatus, kaj kulpas virinojn.

  5. Spertulo respondas al Tedito:
    Kio estas 'incelo'? Ĉu nova stulta …

    Incelo (el la angla incel) estas ĉiamvirga viro kiu ne kapablas trovi amorrilaton kun virino, ĝenerale pro sia socia mallerteco. Inceloj ofte (sed ne ĉiam) estas koleraj kontraŭ la socio kaj precipe kontraŭ virinoj, kiujn ili kulpigas pri ĉiuj siaj problemoj. Pro tio, multaj inceloj estas malfeministoj kaj defendas bumeran vidpunkton de la mondo. Tamen, kelkaj inceloj iĝas bajzuoj, kun la (vana) espero havi pli da sukceso kun progresemaj virinoj.

  6. Intrigdetektivo diras:

    Ĉu ŝi denove estas la sama virino kiel tiu en la rakontoj de la aliaj filmetoj de la serio? Eble ĉi tiu epizodo denove estas antaŭ la aliaj. Eble en posta epizodo oni malkovros ke ŝi estas rabisto kaj ŝi flirtas kun fidemaj viroj por gajni ilian fidon sed poste ŝtelas ĉiujn iliajn aferojn. Pro tio la homo en la unua epizodo diris ke li perdos pli restante kun ŝi. La jako estis jako kiun ŝi ŝtelis. Ankaŭ pro tio ŝi estis tiel malafabla en la dua epizodo post kiam ŝi jam gajnis la fidon de la viro. Kaj pro tio ŝi tiel strange daŭrigas la konversacion kun la viro en ĉi tiu epizodo kvankam li klare estas malagrabla homo.

  7. Ĉio havas sencon nun respondas al Intrigdetektivo:
    Ĉu ŝi denove estas la sama virino …

    Ĉu vi havas ligilon por spekti la ceterajn epizodojn? Via teorio havas multe da senco. En ĉi tiu filmeto, la virino ŝajnas strange simpatia al tiu hazarda timida viro, kiun ŝi renkontas en la parko. Tio neniam okazus en la reala vivo… krom se ŝi havas malicajn intencojn.

  8. revulo diras:

    Mia fantazio estas ke ĉi tio okazu al mi. Mi iros al parkoj por legi artikolojn pri kiel paroli al/kun virinoj.

  9. Doktoro Amo respondas al revulo:
    Mia fantazio estas ke ĉi tio okazu al …

    Tio ne okazos krom se vi pagos aktorinon por fari tion. Se vi volas flirti, lernu sociajn kapablojn kaj iru al taŭgaj lokoj.

  10. domo diras:

    Mi volis gratuli la aktorojn de la filmeto pro ilia elstara laboro, ĉar mi pensis ke ili estas esperantistoj. Sed laŭ tio kion mi nun legis, ŝajne ili estas profesiaj aktoroj pagitaj por fari ĉi tion. Tio forprenas iom de la magio.

  11. Aŭskultu mian voĉon respondas al Gratulon:
    Eĉ pli laŭdindev ke ili ne parolas …

    La aktoroj estas tre bonaj profesiuloj, mi ne dubas tion. Sed mi preferus se ili estus esperantistoj.

  12. Kritikisto respondas al Aŭskultu mian voĉon:
    La aktoroj estas tre bonaj …

    Tiu sinteno de multaj esperantistoj ege ĝenas min. Kiu estas la problemo se oni pagis por krei altkvalitan rezulton? Ĉu Esperantaj projektoj nepre devas esti amatorecaj? Se vi estus malsana, ĉu vi postulus amatorecan kuraciston aŭ ĉu vi preferus profesiulon? Tiaj antaŭjuĝoj vere malutilas la Movadon kaj retenas ĝin malantaŭe. Malfermu viajn mensojn al la 21-a jarcento!

  13. Tobias respondas al Kritikisto:
    Tiu sinteno de multaj esperantistoj …

    Se ilia elparolo estas bona, mi estas konvinkita.

    Mi pensas, tamen, ke la sinteno, kiun vi kontraŭas, temas pri idealismo por agi en Esperantujo, kaj ne nur por agi por la lingvo mem.

    Sed ambaŭ estas gravaj. Se vi konas aktorojn esperantistajn do fari la aferon kun ili laŭplaĉe, kaj se vi emas dungi aktorojn por montri kaj uzi la lingvon, faru tion. Ambaŭ ne ĉiam eblas, do ne vere temas pri ĉiama elekto.

  14. Ĉio estas sama respondas al domo:
    Mi volis gratuli la aktorojn de la …

    Iam mi legis blogaĵon de samseksemulo. Li verŝajne sentis iom da “magiperdon” (uzante vian vorton) kiam li malkovris ke multaj el la pornaj gejaj aktoroj estis ne vere samseksemuloj, sed malseksemuloj kiuj ne sentis problemon por seksumi kun aliaj viroj.

    Estas aktoroj, kaj la grav afero estas la rezulto, ĉu ne?

  15. ..... respondas al Ĉio estas sama:
    Iam mi legis blogaĵon de …

    Sed estas malĝojige pensi ke tiuj aktoroj eble fajfas pri Esperanto kaj nur interesiĝas pri dolaroj. Esperanto havas grandan emocian valoron por ni esperantistoj.

  16. .. diras:

    Ŝia elparolo estas ege bona, do ŝi meritas ĉiun cendon kiun ŝi enspezis pro ĉi tiu laboro. Espereble ŝi interesiĝis pri Esperanto kaj iam decidos lerni ĝin. Mi tre ĝojus havi ŝin en iu Esperanta renkontiĝo!

  17. Realisto respondas al ..:
    Ŝia elparolo estas ege bona, do ŝi …

    Kial vi nur laŭdas la aktorinon sed ne la aktoriĉon? Ŝi preskaŭ certe ne legos ĉi tiun komentejon, do ĉesu provi flirti kun ŝi 🤣

  18. Spertulo pri reformoj respondas al Fran:
    Aktoriĉo? Kion signifas tio?

    -iĉ estas kontraŭseksisma radik/sufikso por esprimi virecon. Komparu al -in por virinoj

  19. Klariganto diras:

    ‘Aktoro’ estas genroneŭtrala vorto. Ĝi povas aludi inon, iĉon aŭ ipon. Se oni volas aparte montri, ke temas pri viro, oni diru ‘aktoriĉo’.

  20. Indignanto respondas al Klariganto:
    'Aktoro' estas genroneŭtrala vorto. …

    ‘Oni diru’? Laŭ kiu? Laŭ vi? Ĉesu diri al esperantistoj kiel ili devas paroli. Vi ne rajtas altrudi neoficialajn sufiksojn.

  21. Malvegana malbajzuo respondas al Evoluulo:
    Oficialigo okazas post la kutima uzado …

    Faru kion ajn vi volas, sed vi ne rajtas DEVIGI aliajn esperantistojn paroli per neoficialaĵojn. Ĉu vi ankaŭ postulos ke ni estu veganoj? Fek! Mi estas fiera viandmanĝanto. Aŭ viandmanĝantiĉo, kiel vi dirus.

  22. Mdr respondas al Malvegana malbajzuo:
    Faru kion ajn vi volas, sed vi ne …

    Malŝtreĉiĝu, amiko. Neniu parolis pri veganismo. Neniu parolis pri devigi iun fari ion ajn. Unue trankviliĝu kaj poste revenu diskuti. Sed ne kredu je konspiracioj pri veganaj riistoj. Tiuj nur ekzistas en via fantazio.

  23. timigita malbajzuo respondas al Malvegana malbajzuo:
    Faru kion ajn vi volas, sed vi ne …

    Oni ridas, se jam riistoj diskutas kun kongresorganizantoj por malpermesi uzadon de aliaj pronomoj. Laŭ ili, uzi aliajn pronomojn temas pri “mikro-agresemo” kaj indas forpeli kulpulojn el IJK, SES, ktp.

  24. Reklariganto respondas al JK:
    Gratulon al la aktoroj de la filmeto! …

    Kiel oni jam klarigis antaŭe, ili estas profesiaj aktoroj dungitaj de la afiŝinto. Estus tre malĝojige se profesiaj aktoroj ne scius aktori.

  25. Abeloj produktas mielon respondas al Reklariganto:
    Kiel oni jam klarigis antaŭe, ili …

    Ĉiel ajn, ili faris bonan laboron. Ne estu maldankema kaj lernu laŭdi homojn kiam ili sukcese plenumas taskon. Fakte, tiu estas granda problemo en Esperantujo – ni nur kritikas kaj kritikadas, sed ni malofte subtenas aŭ aplaŭdas la klopodojn de niaj samideanoj. Eble Francisko pravis kiam li parolis pri talpoj en sia filmeto. Estas tro da esperantistoj kiuj ne kapablas pozitive reagi al la iniciatoj de aliaj. Ili nur kritikas kaj detruas.

  26. Normalulo diras:

    Mi ne komprenas tiom da polemiko pro la fakto ke la aktoroj estis dungitaj. Kiam vi iras al la kinejo, ĉu vi plendas ke la aktoroj de la filmo ricevis monon kontraŭ ilia laboro? Profesia laboro postulas monan pagon.

Lasi respondon al Intrigdetektivo

diras:Nuligi

La fajro estas …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?