Tre raportinda evento en Prago (Anton Oberndorfer)

joel do Ó publikigis antaŭ 5 monatoj

04:50 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

Pasintan vendredon, la 14-an de decembro, okazis en Prago vere raportinda evento. En la Nacia Teatro – Nova Scenejo okazis prezento de opero tute esperantlingva. Temas pri la groteska danca opero “Sternenhoch” de la ĉeĥa komponisto Ivan Acher. La premiero ja jam estis okazinta en aprilo, sed ĉi-foje la operon spektis grupo de proksimume 30 esperantistoj el pluraj landoj. La dato de la prezento ja estis tre taŭga pro la Zamenhofa tago, la 15-an de decembro.

La opero estis komponita originale laŭ la esperanta libreto kiu estis tradukita el la ĉeĥa de Miroslav Malovec el Prago.

Mi mem venis al Prago pro invito de Jarka Malá kiu informis min pri la komuna partopreno de esperantistoj en tiu prezento de la opero. La bileton mi aĉetis en la interreto ĉe la paĝaro de la Nacia Teatro. Kiam mi eksidis sur la mendita seĝo, tiam eksidis apud mi ankaŭ geedza paro el Italio kiu same kiel mi estis aĉetinta la bileton interrete kaj kiu ĵus estis alveninta per aviadilo. Ankaŭ aliaj esperantistoj alvenis per aviadilo en Prago, nur por ĉeesti la prezenton de la opero.

La opero rakontas delirajn fantaziojn de frenezulo kiu kreis en sia imago sian propran mondon kaj vivon. La muziko estas precipe en la komenco tre forta, sed tiu forteco estas kontrastata de ludado sur violono. La muziko estis plejparte jam antaŭregistrita kaj venis el laŭtparoliloj, sed la muziko de kelkaj instrumentoj kaj la kantado okazis reale sur la scenejo. La dirigento sidis en la kutima loko antaŭ la scenejo kaj li donis al la kantistoj la signojn por ekkanti.

Se oni demandas sin, ĉu tiu opero en Esperanto altiras multajn spektantojn, tiam oni povis konstati ke la fakto ke tiu opero estas esperantlingva tute ne fortenas homojn, sed la salono estis tute plena. Kaj kiel estas kutimo en operoj ja sur ekranoj aperis traduko de la teksto, kio en la koncerna kazo estis en la angla kaj la ĉeĥa. Se la muziko ne estis tro laŭta, oni povis sufiĉe bone aŭdkompreni la kantadon en Esperanto. Por mi kiu ja ĉiutage okupiĝas pri sonregistrado en Esperanto, la fakto ke mi aŭdis operon en Esperanto ja ne kaŭzis apartajn sentojn, sed mi povas imagi ke por aliaj esperantistoj kiuj parolas nian lingvon nur okaze de maloftaj renkontiĝoj kun samlingvanoj, tio devas esti io tre emociiga.

Je la fino de la spektaklo la kantistoj kaj muzikistoj ricevis longan aplaŭdon kaj do ni esperantistoj povis kontente konstati ke Esperanto fariĝis vera kulturlingvo kiu estas akceptata de publiko de tiu medio. Grupa foto de la esperantistoj fine kronis la eventon. Estis por mi tre granda ĝojo revidi multajn malnovajn geamikojn, ne nur el Ĉehio, sed ankaŭ el aliaj landoj. Unu el tiuj amikoj diris al mi ke tiu evento ja prezentas mejloŝtonon por la rekono de Esperanto kiel kulturlingvo. Kaj tiu konstato ja estas balsamo por la animo de esperantisto.

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

kapopoŝtelefonokrurojfingroj