Suso Moinhos – Elvomo

Suso Moinhos publikigis antaŭ 4 jaroj

02:20 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Poemo “Elvomo” el la libro Laminarioj (eld. Espero, 2016), deklamita dum la elsendo de Pola RetRadio de 10.01.2017. Intervjuas Barbara Pietrzak. Jen la teksto de la poemo:

ELVOMO

Nia sango similas al la maro
sed samsangeco iras nerekoneblajn padojn
por kiuj gvatas el arbaroj densaj.
Fine de ĝia ŝnuro kuŝas ankroj kaj perdiĝas voloj.
Onklon José
la maro englutis sed repelis el sia fundo,
el obskura silento nur aŭdebla
post kutimiĝo al la pezo de la likvo,
al la aspro de la faltoj sur la fingropintoj.
Alimonda gasto ĉe la sargoj, la platesoj,
la pleŭronektoj, li reflosis
kun diatomeoj por ĉiam en la stomako,
kun adulterita sango.
Li devis agnoski ke elvomo
estas alia maniero naskiĝi
kiel mureno, aŭ moruo, aŭ mugilo.
Kiel molao alsupranta por pluvivi.
Li devis ekkonscii pri la skvamoj ezofagaj,
rekoni la patrinon en la vento,
ĉiun matenon resenti
la mordon de la salo ĉe la lipoj
en perversia kiso miljara
ĝis la reveno.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

KatojRozojFiŝojArboj