Kio administras nin? ( Kun subtekstoj) (Andreo Bach el Gdynia en Pollando)

joel do Ó publikigis antaŭ 6 monatoj

05:37 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

Ankoraŭ ĝis antaŭnelonge sciencistoj opiniis, ke la cerbo de ĉiu ĉelo estas ĝia nukleo, en kiu troviĝas la DNA-helico. Do oni forigis tiun cerbon de la ĉelo, kiu nekompleta vivis sen ĝi ankoraŭ pli ol du monatojn. La sola diferenco estis tia, ke la ĉelo tiam ne povis normale dividiĝi – la ceteraj procezoj okazadis kiel kutime. Tia ekvivalento de la cerbo en la ĉelo estas ĝia membrano. Plej verŝajne ni ne tiom estas akvo, sed ni pli estas proteino.

Oni opinias, ke ekzistas ĉirkaŭ 25 mil genoj. Verŝajne ĉiu geno respondecas pri unuopaj proteinoj en nia korpo. Tamen verŝajne ekzistas eĉ pli ol 100 mil proteinoj, do laŭ la pli frua aserto mankas kelke da genoj por administri tiujn ceterajn proteinojn. Montriĝas do, ke la kono de la homa genomo ne estas ĉio. En la ĉelmembrano troviĝas specialaj receptoroj, kiuj reagas je impulsoj deekstere. Kiam tia impulso aliras la ĉelon, ekestas informa stimulado, danke al kio, unu geno povas kaŭzi la ekeston de pli ol unu proteino. Ekzemple, kiam ni estas en la stato de la streso, tiam la DNA-helico kuntiriĝas. Kiuj faktoroj influas la transiron de informoj inter proteino kaj DNA? 

Pozitive influas tion bona sinnutrado, sed ankoraŭ pli influas la procezon nia pensmaniero. Kiam ni uzas inter ni bonajn vortojn, nia organismo produktas pli bonajn proteinojn. Kiam ni kverelas, tiam la procezo pri la produktado de proteinoj estas perturbata. Sed ankoraŭ pli grandan influon kaŭzas niaj emocioj, precipe tiuj ligitaj kun la sento de pardono. Pardoni al alia persono ne estas facile – ekestas eĉ specialaj lernejoj pri la pardonado. Sed kiam vi pardonos al iu, via problemo malaperos, samkiel malaperas la streso ligita kun tio. Malamo en la koro signifas grandan malutilon antaŭ ĉio por vi mem. 

Sed la pardono egalas al amo! Do nia sinteno al la aliaj verŝajne decidos pri nia sano. La malamon ni devus forĵeti pro pure egoismaj kialoj. Ni tre dependas de energio, kiun ni estigas. Multe ankaŭ povas okazi per la forto de nia volo. Iam aborigenoj en Aŭstralio punis per morto personon, kiu faris ion teruran. Dum la kunveno, post la decido pri la puno, ŝamano montris per osto la kulpan personon, kiu devis forlasi la socion, iris al arbaro kaj devis morti mem. La kondamnito estis tiel konvinkita pri la neceso morti, ke li simple baldaŭ estis mortanta. 

Niaj ebloj estas mirindaj. Jam hodiaŭ ekzistas pruvoj, ke oni povas kuraci nur per intenco, sen kuraciloj, kaj krom tio la resaniĝo povas okazi tre rapide, preskaŭ tuj. Kuraci povas vorto. La solvo de sanproblemoj ofte troviĝas en la kapo. Profunda preĝo povas enkonduki nin en la staton de hipnozo. Per intensa pensado ni scipovas aliri al tre pozitivaj aferoj. Indas ekpensi pri tio en la tempo de piloloj kontraŭ ĉiu sufero kaj feliĉigaj teknikaĵoj. Multe atestas pri tio, ke diversaj aferoj ne estas tiel simplaj, kiel oni persvadas al ni. Nia mondo povus tutcerte aspekti multe pli kolore, nur se ni estus pretaj rimarki tion.

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

meblodomobestonubo