La Pronomo

joel do Ó publikigis antaŭ 9 monatoj

03:21 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

LA PRONOMO.
La vortoj, kiujn oni klasas sub la kolektiva nomo pronomoj, ne havas ĉiuj la saman karakteron. Unuj anstataŭas substantivon aŭ ideon, kiuj ĝenerale estis antaŭe esprimitaj: “Paŭlo falis, kaj li ploras”. “El viaj libroj, kiu estas la plej interesa? – Tiu ĉi”. “Li alvenis! – Mi jam tion scias”. Oni povas nomi ilin reprezentantoj, kaj la substantivon, kiun ili anstataŭas, reprezentato.
Aliaj anstataŭas nenian substantivon aŭ ideon; ili montras personon aŭ aferon, kiun oni ne aludas apude; ili estas “absolute” uzataj, kaj oni povus nomi ilin kvazaŭnomoj. “mi iros”. “ĉu vi venas? oni silentis”. “nenio mankas”. ” iu kriis”. Fine, pluraj povas rilati al substantivo kaj ĝin determini; tiuj estas la determinantoj aŭ pronom-adjektivoj: “kiu homo? mia patro”. “iun tagon”.
Sama pronomo povas ludi ĉiujn tri rolojn: la pronomo estas reprezentanto en “infano, kiu ridas, estas ĉarma”. kvazaŭnomo, en: “plej bone ridas, kiu laste ridas”. determinanto en: “kiu hundo bojas, tiu ne mordas”.
En la determina funkcio la pronomoj havas tute la karakteron de adjektivo; tial ni pritraktos ilin sub la ĉapitro “Determinaj Adjektivoj”. Oni do atentu: ĉio dirita sub la ĉapitro “Pronomo”, rilatas sole al la uzo reprezenta kaj kvazaŭnoma.
Oni distingas inter la pronomoj: la personajn (“personaloj”), posedajn (“posesivoj”), montrajn (” demonstrativoj”), rilatajn (“rilativoj”), demandajn (“interogativoj”), sumigajn (“kolektivoj”), nedifinajn (“indefinitivoj”), neajn (“negativoj”).
Ĉar tiuj pronomoj funkcias kiel substantivoj, ili similas ĉi-lastajn en sia deklinacio. Tamen distingas ilin du karakteroj:
1. pluraj el ili havas kroman kazon, la genitivon, kiu montras la posedanton.
2. ili ne povas, krom unu escepto, montri la sekson, sed ili posedas apartan sistemon por distingi la ulojn disde la aĵoj; alidire ili konfuzas viran kaj inan sekson, sed distingas apartan neŭtran genron.

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

BariloAŭtoNiEstas