Sendi lokajn lokojn por elektraĵoj (Anton Oberndorfer)

joel do Ó publikigis antaŭ 8 monatoj

04:46 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

Aparatoj konvertas sendratajn lokajn retsignalojn al elektra kurento – por la medicino, la interreto de la aĵoj kaj por senbateriaj poŝtelefonoj.

Plantoj, rubaĵo, urino: Ne plu surprizas nin el kiuj strangaj fontoj estas ĉerpebla elektra kurento. Sed pri sendrataj lokaj retsignaloj certe ne multaj homoj pensas spontane. Aliflanke jam de sufiĉe longa tempo ekzistas teknologioj per kiuj ni povas utiligi la ĉie disradiantajn elektromagnetajn ondojn de sendrataj retoj. Nun esploristoj de la MIT kaj de la Teknika Universitato de Madrido atingis trarompon. Ili per tio alproksimiĝas al la fina celo: Tekokomputiloj kaj kompufonoj povu grandparte aŭ eĉ tute rezigni pri elektraj kabloj aŭ pri baterioj.

Tiel la afero funkcias: Anteno por radiofrekvencoj kaptas la signalon el alterna kurento kaj plusendas ĝin al konvertilo. Tie duonkonduktanto konvertas la signalon al kontinua kurento kiu povas funkciigi elektronikajn cirkvitojn aŭ povas ŝargi bateriojn. Tiaj aparatoj principe ne estas io nova. Sed la ĝisnunaj estis malmolaj, la nova nun estas fleksebla – la uzata duonkonduktanto, kiu estas unu el la plej maldikaj en la mondo, havas dikecon de nur tri atomoj. Krome la aparato estas signife pli favorpreza. Tiel estas  ekonomie kalkulebla grandskala apliko por la sennombraj sensoroj en la interreto de la aĵoj, nome la kolektado kaj utiligado de datumoj el la fizikaj objektoj de nia ĉiutago.

Plej spektakleca aperas tamen medicina apliko kiu verŝajne sufiĉe baldaŭ estos ebla: Piloloj por engluti kiuj sur sia vojo tra la korpo kolektas simile al etaj laboratorioj datumojn kaj kiuj plusendas tiujn datumojn al komputilo por starigi diagnozon. Ankaŭ ili bezonas fonton de elektro. Baterioj en tiu kazo ja estas eblaj sed danĝeraj: Se el ili elfluas litiumo, la paciento povus morti pro tio. La “rikoltado” de elektromagnetaj ondoj el la ĉirkaŭaĵo de la korpo estas la multe pli eleganta kaj pli sekura solvo.

Kompreneble la teknologio devas ankoraŭ fariĝi pli efika. La ĝisnunaj neflekseblaj kontinuigiloj el la duonkonduktantoj silicio aŭ galiumarsenido ja jam povis elsuĉi 50 ĝis 60 procentojn de la energio el la signalo. La nun aplikata molibdena sulfido kiu pro sia ekstreme maldika strukturo apartenas al la kategorio de la “dudimensiaj” materialoj, povas rikolti nur maksimume 40 procentojn de la energio, ĉe tipa sendrata loka retsignalo tio estas eĉ nur 30 procentoj. Pri la plibonigo de la efikeco laboras ne nur esploristoj de ambaŭ universitatoj. Ankaŭ la usona armeo subtenas la esploradon – kio permesas konkludon pri militara apliko.

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

manojokulojpiedojoreloj