La valoro de Esperanto en universitatoj de Prof. Humphrey Tonkin. La 2-a Universitata Retinario

UEAviva publikigis antaŭ 8 monatoj

56:13 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Geprofesoroj Humphrey Tonkin, Renato Corsetti, Federico Gobbo, Natalia Dankova, Gong Xiaofeng (Arko), Vincente Manzano-Arrondo, Dennis Keefe kaj Francesco Maurelli prelegos vive en “La 2-a Internacia Universitata Ret(sem)inario por Prezentado de Esperanto al la Ekstera Publiko” (IURPEP-2).

La Eventon okazigas Universitato de Ŝirazo kune kun la Universala Esperanto-Asocio en la 23a, 25a kaj 26a de novembro 2020 ekde la 12:30-16:30 UTC.

Eble indus, ke ni pli aktiviĝu por la prezentado de nia lingvo al la ekstera publiko – la fakta celo de nia movado; imagu ĉiun semajnon, aŭ almenaŭ ĉiumonate, ni okazigu tian universitat-nivelan retseminarion en iulanda universitato! Tiel, multe pli akceliĝos nia agado ĉe la universitatoj enkondukante nian lingvon al la ekstera publiko en/tra la universitatanoj – kiuj probable estas la plej defiaj kaj la plej konkerindaj niamovade.

1- Partopreno en la Evento estas senpaga.
2- Ĉiuj prelegoj okazos en Esperanto per sinsekvaj tradukoj en la persan lingvon, tamen vi povas traduki ilin sinsekve de Esperanto en vian etnan lingvon por via-lingvanoj en lernejoj, universitatoj, kluboj, k.s., kiam ili estas tradukataj en la persan. Se ankaŭ vi volas/povas organizi tian ret(sem)inarion, bv. kontaktu profesoron Renato Corsetti (renato.corsetti@gmail.com) por, ke li prezentu al vi prelegontajn profesorojn el diversaj landoj.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

tablonmeblograndagitaron