Ĉu surduloj devas lerni Esperanton?

kajaesperanto publikigis antaŭ 3 jaroj

04:59 esperanta

  • 370
  • 96
  • 74

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

En ĉi tiu filmeto mi diskutas la temon, ĉu surduloj devas lerni Esperanton?

Komentoj (74)

    • La filmeto estas jam trijara… Verŝajne li ne multe sukcesis tiam. Tamen, ankoraŭ ne estas tro malfrue por subteni Kajan kaj liajn filmetojn.

    • Ankaŭ tio estas parto, certe. Sed ne ĉio. Sen+bab estas maksimume 100 uzantoj (kaj kelkaj el ili estas en ambaŭ grupoj). Tiu ĉi filmeto havas nun 217 spektaĵojn. Eĉ sen la vizitoj de a/b-eb estus pli ol cent spektaĵoj.

      • Ne eliminu la eblon ke kelkaj membroj de AEB kaj BAB spektis la filmeton plurajn fojojn nur por plialtigi la nombron da spektoj.

        • Estas tre perturbitaj homoj en interreto, sed mi dubas ke iu malŝparus horojn de sia tempo nur por hazarde subteni filmeton de Kaja en Tubaro.

          • Kelkaj homoj havas tro da libera tempo, do ni ne malkonsideru tiun eblon…

  1. Se iu volas spekti kaj re-spekti ĉi tiun filmeton dekojn da fojoj por plialtigi la nombron da spektoj, kie estas la problemo? Tubaro ne donas premiojn al la plej spektitaj filmetoj kaj tiu obsedato nur misuzus sian tempon mdr

    • Kial vi mencias Dion? Ĉi tio ne rilatas al Dio. La farado de filmetoj dependas de Kaja. Ne enportu religian propagandon.

      • Ĉu vi havas problemon kun Dio? La mesaĝo de Gero ne estis religia propagando. Vere ateistoj povas esti tiel maltoleremaj kiel religiemuloj.

  2. @observanto

    Se homo estas tiel obsedata por spekti ĉi tiun filmeton 100 fojojn nur por subteni Kajan, ri urĝe bezonas psikologon aŭ psikiatron.

    • Via komento ŝajnas diskriminacia kaj malestima al homoj kun neŭrodiverĝeco. Ĉu vi estas kuracisto por rekomendi viziton al psikiatro? Homo, kiu centfoje spektas filmeton, ĝenas neniun.

      • Oni ne bezonas esti kuracisto por scii, ke homo kiu spektas ĉi tiun filmeton centfoje havas problemon. Sed mi fajfas. Laŭ mi, li povas fari tion milfoje se li volas.

        • Kiam oni parolas pri persono de nekonata preferata pronomo, oni priparolas rin per “ri”. Bonvolu respekti la gramatikon de la moderna Esperanto 🙂

          • Oni diras “ri” ankaŭ tiam, kiam oni priparolas nespecifa personon (kiel ekzemple “iu”, “ĉiu”, “neniu”).

          • Oni priparolas per “ri” ankaŭ nespecifan personon (kiel ekzemple “iu”, “ĉiu”, “neniu”).

          • Ĉu vi devas ankaŭ enfekigi Tubaron per ĉi tiuj diskutoj? Ĉie mi vidas propagandon pri riismo kvazaŭ ĝi estus la solvo al ĉiuj problemoj de la homaro. Mi estas esperantisto de antaŭ 25 jaroj kaj mi neniam bezonis tian pronomon. Se vi volas uzi ĝin, uzu ĝin, sed ne enuigu nin per via obsedo.

  3. “Oni diras”, “oni priparolas”… Bonvolu ne trudi viajn personajn preferojn per la falsa preteksto, ke ili estas “la gramatiko de la moderna Esperanto”. Vi rajtas uzi “ri” por tiuj situacioj, sed ne postuli, ke aliaj homoj parolu tiel. Respektu, por ke vi estu respektata.

    • Tiel funkcias riisma totalismo. SJW-uloj rajtas decidi kiel vi parolu, kion vi manĝu, kiun vi amu. Ili estas sklavoj de sia PC-kulturo kaj ili ne ŝatas liberajn homojn.

  4. la plej spektita filmo de la historio de tubaro, la plej lajkita, kaj la tria plej komentita… kion havas tiun ĉi filmo?

    • La filmeto estas normala, sed verŝajne vi ne estas. Ĉu vi ne legis la suprajn mesaĝojn? Kiom da fojoj ni devas respondi la saman demandon? Mi nur povas konkludi ke vi celas troli.

Lasi respondon al Sanulo Nuligi respondon

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

manojokulojpiedojoreloj