【夢と葉桜】Yume to Hazakura – Esperanto Cover

Studio de Espero publikigis antaŭ 1 jaro

04:15 esperanta

  • 11
  • 3
  • 1

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Yume to Hazakura – Kovrilo en Esperanto / Esperanto Cover

Singer / Kantisto:
Evelyn Della Santa

Original Song / Originala Kanto:
Aoki Gekkoh

Lyric Translate / Kantoteksta Traduko:
Nagi, Terpomo11, AetherStar

Illustration / Ilustraĵo:
https://www.pixiv.net/artworks/58898122

Join us / Aliĝi al ni:
Telegram id @nagi_0227

Kantoteksto:

Jen la riverflu’, tiel senskue vagas ĝi
Kvazaŭ audeblas iu dolĉa melodi’
Jen la milda vent’, vangan kareson sentas mi
Dum ĝia forpas’, ekvekiĝas la nostalgi’

La ĉiel’ jen restas tre for
Kaj kvazaŭ ŝiriĝas la kor’
Preskaŭ-forgesita vekiĝas memor’ mia
Sekve faliĝas larmindund’

La sezon’ de la sakuro kun ĉiu neĝoflor’
Ne ekzistas krom en iu fora rev’
Bela la petalar’ flirtante cedis al vagem’
Flustris vortojn necedeblajn al forges’

Dum sendorma nokt’, mi eliris sole vagi
Sur malhela strat’, mi marŝis en la varma briz’
Dum la distriĝad’, naive petoladis mi
Jen l’amuza tag’, poste kara memor’ iĝis

Kiel la lun’ kaŝita de nuboj
La memor’ de la varma tagoj
Estingiĝas forgesende, sed post l’malaper’
Ankoraŭ falas larminund’

Tiktakanta la tempo estas ĉiam kruela
La homaron ĝi katenas ludeme
Kreskabundas la sakuro kun verda foliar’
Sed ĝi restas staranta en silent’

La sezon’ de la sakuro kun ĉiu neĝoflor’
Ne ekzistas krom en iu fora rev’
Bela la petalar’ flirtante cedis al vagem’
Flustris vortojn necedeblajn al forges’

Komentoj (1)

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

ruĝabrunabluadomo