Hamleto monologo

MAĤIAC publikigis antaŭ 2 jaroj

  • 5
  • 0
  • 1

02:14 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

La Fama monologo de Hamleto

Ĉu esti aŭ ne esti, – tiel staras 
Nun la demando: ĉu pli noble estas 
Elporti ĉiujn batojn, ĉiujn sagojn 
De la kolera sorto, aŭ sin armi 
Kontraŭ la tuta maro da mizeroj 
Kaj per la kontraŭstaro ilin fini? 
Formorti – dormi, kaj nenio plu! 
Kaj scii, ke la dormo tute finis 
Doloron de la koro, la mil batojn, 
Heredon de la korpo, – tio estas 
Tre dezirinda celo. Morti – dormi – 
Trankvile dormi! Jes, sed ankaŭ sonĝi! 
Jen estas la barilo! Kiaj sonĝoj 
Viziti povas nian mortan dormon 
Post la forĵeto de la teraj zorgoj, – 
Jen tio nin haltigas; tio faras, 
Ke la mizeroj teraj longe daŭras: 
Alie kiu volus elportadi 
La mokon kaj la batojn de la tempo, 
La premon de l’ potencaj, la ofendojn 
De la fieraj, falson de la juĝoj, 
Turmentojn de la amo rifuzita, 
La malestimon, kiun seninduloj 
Regalas al merito efektiva, – 
Jes, kiu volus tion ĉi elporti, 
Se mem, per unu puŝo de ponardo, 
Li povus sin de ĉio liberigi? 
Kaj kiu do en ŝvito kaj en ĝemoj 
La ŝarĝon de la vivo volus porti, 
Se ne la tim’ de io post la morto, 
De tiu nekonata land’, el kiu 
Neniu plu revenas. Kaj pro tio 
Pli volas ni elporti ĉion teran, 
Ol flugi al mizeroj nekonataj. 
La konscienco faras nin timuloj; 
Al la koloro hela de decido 
Aliĝas la paleco de l’ pensadoj; 
Kaj plej kuraĝa, forta entrepreno 
Per tiu kaŭzo haltas sendecide, 
Kaj ĉio restas penso, sed ne faro

Komentoj (1)

Lasi respondon al hamleto Nuligi respondon

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

BojMiaŭMuKvak