La Aĵ Substantivoj (Nombroj)

joel do Ó publikigis antaŭ 4 monatoj

07:09 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

Nombroj.

A.- Gramatikaj nombroj ekzistas du: singularo, uzata kiam
temas nur pri unu afero, kaj pluralo, uzata kiam temas pri pli ol unu
afero.
La singularo estas nur negative montrata per signo nula: “patro” difinas
unu viron, ĉar mankas signo de pluralo.
La pluralo estas montrata jen per finaĵo “j”: patroj kaj filoj; jen, en apar-
taj okazoj, per afiksoj: oni tiucele uzas aŭ la prefikson “ge”, se temas pri
adicio de personoj el ambaŭ seksoj: “la gesinjoroj N”. “gefratoj X”. aŭ la
sufiksoidon “ar”, se temas pri adicio de samspecaj aferoj konsistigantaj
kolektivaĵon: arbaro (“samloke kreskantaj arboj”). homaro (“la homoj)”.
Probable pro nacilingva kutimo, la plurala prefikso “ge” postulas tamen
pleonasme la pluralan finajon “j”: sinjoro Adam + sinjorino Adam estas
gesinjoroj Adam . Tiel, kiam
oni parolas pri la gefratoj X, oni ne povas scii, ĉu temas pri frato kaj
fratino aŭ pri fratoj kaj fratinoj.
Male la sufikso “ar” ne postulas la pluralan “j”: (kolektitaj) arboj estas arbaro.
La plurala signifo de “ar” klarigas, kial, en kelkaj lokoj, vorto difinante
forme singularan ar-vorton, tamen staras plurale: “via idaro estos fremd-
uloj en lando, kiu ne apartenos al ili”.
Rimarko: Analogie, ĉe kelkaj vortoj, kiuj entenas ideon pri kolektivo, la pluralo estas
kelkfoje negative montrata: “la popolo malpacis kontraŭ Moseo, kaj ili diris”. “da
bruto granda kaj malgranda mi havis pli multe ol ĉiuj”.
B. – Uzado – El la vidpunkto de la nombro la aĵ-substantivoj varias
laŭ tio, ĉu ili prezentas unu aŭ plurajn aferojn.
1) Tamen oni uzas singularon post “pli ol unu”, se ties senco estas emfaza:
“ne nur unu”. Ekz-e: “tiun esprimon oni trovas ĉe pli ol unu autoro” (“ĉe
pli multaj aŭtoroj ol unu aŭtoro”). Sen emfaza senco, Zamenhof uzas pluralon
kaj dividstrekojn: “la plej bona maniero estus, se ni al pli-ol-unu personoj
dirus vi”. Sed tiaokaze oni nun uzas: “pluraj”. Oni eĉ trovas ĉe li la kuri-
ozan: “posedantino de pli ol unu da fiŝujoj”.
Post “malpli ol du” oni uzas pluralon: “en malpli ol du horoj mi revenos”.
2) Oni uzas la pluralon por montri unu objekton konsistantan el pluraj
partoj: “la okulvitroj” (kp: nazumo). “la analoj” (kp: kroniko);.sed, male al
pluraj lingvoj, “pantalono”, singulare.
3) Kiam temas pri pluro da aferoj pounu posedataj de pluraj personoj,
oni uzas la singularon: “la laboristinoj levis la kapon” (“ne: kapojn”). “la
tajpistinoj komencis vigle taŭzi sian maŝinon” (“ne: maŝinojn”). “dek du ju-
nulinoj, tenante en la mano oran tulipon” (“ne manoj, orajn tulipojn”). Se
konfuzo povus estiĝi, ĉu ekzistas unu komuna posedaĵo aŭ pluraj indivi-
duaj, oni evitu ĝin per enmetado de la pronomo “ĉiu”: “tiuj riveretoj havas
ĉiu sian fonton en la altebenaĵo”.
C. – Aparta fako en la kategorio de la nombro estas la esprimado de la
kolektiveco.
En Esp-o ĝi estas esprimata:
1) per la kolektivaj afiksoj “ge” kaj “ar”: “mi gratulis telegrafe la junajn ge-
edzojn”. “nia militistaro estas brava”.
2) per la pluralo: “niaj militistoj brave batalis”.
3) per la singularo ĉe vortoj esprimantaj per si mem kolektivon: “popolo,
gento, nacio, lando, grego, armeo, bando, trupo ktp”.; escepte, ĉe mal-
multe da aliaj vortoj, en la altatonaj religiaj tekstoj: “ĉiu karno mal-
virtigis sian vojon sur la tero”. “ni kreu homon kaj ili regu super la fiŝoj
kaj la birdoj”. aŭ en la poezio: “malsata stomako orelon ne havas”. “pied-
etojn okulo ekvidi ne povis” (Grabowski). “kaj okulojn ĉiujn larm’ sincera
banis” (Kalocsay ). “kaj muĝis ond’ en arboakompan'” (T. Pumpr).
Sed estas nekorekta la uzado de singularo ĉe frazoj kiel: “la soldato sek-
vis Cezaron kun blinda fido” ( soldatoj ).
Rimarko:. Oni ne devas konfuzi tiun okazon kun tiu, ĉe kiu oni konsideras vorton laŭ
ĝia esenca signifo: “la homo estas racia animalo”. “la franco estas rezonama”. “hodiaŭ
la situacio de la ĵurnalisto estas ankoraŭ akceptebla, tiu de la verkisto tre mal-
bona”., tiam la singularo estas tute regula. Oni povas do diri, ke la singularo estas
ĝusta, kiam temas pri ĝenerala reprezentanto de klaso, kategorio, raso, gento,
speco.

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

manojokulojpiedojoreloj