Erevanaj noktoj (ludita sur borduna citro).

weltsauerstoff publikigis antaŭ 21 tagoj

  • 4
  • 0
  • 1

02:06 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

Erevanaj noktoj.

Muziko: A. Doluĥanjan
Teksto: A. Graŝi
Esperanto-teksto: T. Harutjunjan
Fonto: http://kantaro.ikso.net/erevanaj_noktoj

Erevanaj noktoj kun lazura bril’
En la brusto nun flamigas kantojn mil.
Kun rideto sia maja Erevan’
Sorĉe kronas min per via hela am’.

Erevanaj noktoj kun freŝventa spir’
En ĝarden’ fabelas rave kvazaŭ lir’,
Respegulas, kara, ĉiu rosa flor’
Vian ĉarmon kaj la kanton de la kor’.

Erevanaj noktoj per la okulpar’
Enamigis min por ĉiam sub stelar’,
Mi, kisante vin, ebria eĉ sen vin’,
En okuloj viaj nigraj vidas min.

Mia vi stel’,
Ĉiam kun hel’!

Komentoj (1)

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

krokodilofiŝodomoblua