Rilatpronomoj (Uzado)

joel do Ó publikigis antaŭ 8 monatoj

  • 3
  • 0
  • 2

05:33 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

Uzado.
A. Individuiga formo. Oni uzas ĝin:
1. por anstataŭi antaŭe esprimitan substantivan aŭ pronoman reprezentaton: “li, kiu estis mia plej bona amiko, perfidis min”. “la fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas varmega”.
2. por prezenti, kun aŭ sen akompano de “tiu”, homan sendifinan personon: “kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto”. “kiu koleras, tiu ne prosperas”.
B. Neŭtra formo. Oni uzas ĝin:
1. por anstataŭi antaŭe esprimitan adjektivon, substantive uzatan kaj montrantan sendifinan aĵon: tiun uzon oni trovas, ĉe bonaj aŭtoroj, nur post adjektivoj en formo de superlativo aŭ kun sama valoro, (“la unua, la lasta, la sola”): “la plej bona, kion oni povas fari, estas…”. “tio estus la plej terura, kio povus al mi okazi”. “la sola, kion ili deziras, estas nur, ke oni lasu ilin trankvile vivi”. “la unua, kion ili aŭdis, estis…”.
2. por anstataŭi la ideon de antaŭe esprimita propozicio: “li havis tempon por ekzerci la soldatojn, kio estis lia plej amata okupo”. “la forigo de la supersignoj kaj de la akuzativo, kion ( “afero, kiun”) mi antaŭ 16 jaroj proponis…”.
3. por prezenti, korelative kun “io, tio, ĉio, nenio”, aŭ eĉ sola, sendifinan aferon: “kio mia, tio bona”. “la urbo faris ĉion, kion ili povis”. “mi vidis nenion, kio povus haltigi min”. “kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas!”. “sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas”.
Rimarko: Kiam “io, tio, ĉio, nenio” estas akompanataj de kvalifika adjektivo, ilia rilatpronomo, male, devas esti “kiu”: “mi silentiĝis pro io majesta, kiu super ni ŝvebis”.
C. Kiel rilatpronomo estas uzata ankaŭ “kia”. Ĝi reprezentas, kun nuanco de komparo, la tutan ideon de kvalito esprimitan en la ĉefpropozicio.
1. aŭ per “tia”, akompanata aŭ ne de substantivo: “la bildo ne estis tia, kiajn oni ordinare vidas”. “kia naskiĝis, tia grandiĝis”. “kia oni vin vidas, tia oni vin taksas”.
2. aŭ per substantivo kvalifikita per adjektivo: “grandaj birdoj, kiajn la anasido neniam ankoraŭ vidis antaŭe”.
3. aŭ per nedifinita substantivo, kiu mem enhavas sencon de kvalito: “vi kredas lin riĉulo (“profesoro” ktp.), kia li ne estas”. Komparu: “vi kredas lin la profesoro, kiu li ne estas”.
Rimarko: “Oni uzas “kia” nur, se la subpropozicio difinas la kvaliton anoncitan per “tia”; aliokaze, kaj precipe se enestas ideo de konsekvenco, oni uzas “kiu”. Komparu: “ekzistas inter ili tiaj, kiaj ridas tro multe, por elvoki ridon ĉe la amaso”. “tiu nomo por tia spirito, kia plenigis la belan estaĵon, estis tro milda”. kaj: “ĉu vi jam vidis tiajn homojn, kiuj ĵetas sian monon al la kloako?”. (“tiajn, ke ili…”). “kvazaŭ mi estus tia virino, kiu povas rompi la ĵuron de fideleco!”.
Rimarko: “Por esprimi nedifinitecon, oni povas meti post la rilatpronomoj la adverbon “ajn”: “kiu ajn ŝtelis la horlogon, tiu estas ankoraŭ en la domo”. “kiu ajn tion diris al vi, estas malsaĝulo”. Sed ofte la rilatpronomo kun “ajn” fariĝas kvazaŭnomo, kaj ne havas plu esprimitan reprezentaton: “kiu ajn tion diras, mi restas dubanta”. “mi mensogis, kion ajn mi diris”.

Komentoj (2)

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

BariloAŭtoNiEstas