Feliĉan NovTemperon!!! Evildea publikigis antaŭ 1 jaro 03:13 esperanta 44 21 39 La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo En ĉi tiu filmeto, mi parolas pri tio, ke mi estas parto de la pli granda socia problemo. Ankaŭ mi volas malfermigi viajn okulojn al tio. Laste, mi eble iom nudas… sed verŝajne vi legos ĉi tiun antaŭsciigon post spekti la filmon… do haha la ideo de vi ĉiuj vomantaj amuzas min. ______________________________ Follow me / Sekvu min: Minds.com (social media / socia retejo): https://www.minds.com/groups/profile/981538890803843072/ Twitter (Tvitero): https://twitter.com/laevildea Support me / Subtenu min Patreon: https://www.patreon.com/evildea Myriad (Miriado): MEx6VEmx8t72yP1eRofRLKc7dwtqVhKR7n Monero: 49KTTNjgFs7VEnSwRj4YfaPRnpPjt1e19Dp7hpczoY7XDZYha4og4LM7PTtRFx1sH9gYxXx5ENpqCB8A3w3y27dn5YVmneK Help us caption & translate this video! https://amara.org/v/CZaYr/ Montri pli...
Vi tute pravas. Kiom malrespektaj ni estis ĝis nun! Feliĉe, vi malfermis niajn okulojn al nia neinkluziveco. Respondi
Esprimo estas neinkluziva kiam ĝi povus teorie ofendi iun supozatan ofendiĝeman homon en perdita vilaĝo en la alia flanko de la mondo. Tiu neinkluziveco estas determinata de bajzuoj. Respondi
Mirindega afero! Ĉu povas ekzisti neinkluzivaj esprimoj? Mi konas la personon, kiu estas tre ofendita pro la fakto, ke scientistoj opinias rapidecon de lumo plej ega. Respondi
Jes, certe. Ekzemplo de neinkluziva esprimo estas ‘Feliĉan Kristnaskon!’, ĉar ĝi povas ofendi nekristanojn. Anstataŭe, diru: ‘Feliĉan Julon!’.
Mi trovas, ke tio donas bonan eblecon por mensaj ekzercoj. Oni povas malfermi ajnan libron (ekz Sanktan Biblion) divenprove, preni iun hazardan frazon kaj pensi, kiun kaj kiel ĝi povas ofendi.
>Ĉu povas ekzisti neinkluzivaj esprimoj? Mi celis na “Ĉu povas ekzisti neneinkluzivaj esprimoj”, sed mi estis tiomgrade impresita ke mistajpis.
Bona bajzulo ĉiam povas trovi neinkluzivecon en iu ajn frazo. Bajzuoj bezonas ofendiĝi kaj indigni por senti sin bone. Respondi
Vi evidente ne estas vera bajzuo, ĉar via opinio estas malrespekta kaj ofenda rilate al bumeroj. Zelota bajzuo ne kapablas regi eĉ propran kacon. Respondi
Bajzuoj devas ĉiam esti tre respektemaj, sed ni rajtas ofendi bumerojn kaj cabojn (cisgenrajn aliseksemajn blankuliĉojn). Oni ne devas respekti malrespektulojn. Respondi
Bajzuo estas ĉina slangaĵo, kiu laŭvorte signifas ‘blanka maldekstro’ kaj ĝi malestime priskribas la tipan blankan junan okcidentulon, kiu konstante parolas pri genro, feminismo, GLAT-rajtoj, rasismo kaj klimato. Ofte, bajzuoj estas veganoj. Laŭ la bumera aŭ kontraŭbajzua teorio, ili faras tion por senti sin morale superaj kaj ili emas imagi sin kiel kuraĝajn soldatojn en epika milito. Ili predikas inkluzivecon kaj toleremon, sed furioze koleras kontraŭ tiuj, kiuj ne konsentas kun ili. Kelkaj bumeroj argumentus ke en la praktiko, ili agas fanatike kaj ne konscias ke per sia maltoleremo ili forpuŝas homojn, kiuj alie simpatius iliajn progresemajn ideojn. Respondi
Ĉi tiu diskuto inter “bajzuoj” kaj “bumeroj” estas tre stulta kaj jam ekstertema. Daŭrigu ĝin aliloke. Respondi
Ne eblas ke tiu vorto estas ĉina slangaĵo. Ĉiuj scias ke Esperanto estas nur por eŭropanoj 😉 Respondi
La vorto estas origine ĉina, sed ĝi alvenis al Esperanto pere de eŭropaj lingvoj kiel la angla kaj la germana. Ne zorgu, Esperanto restos eŭropa, kiel la bajzuoj mem. Respondi
Tre interese, dankon! Estas amuze trovi ĉi tiujn novajn slangaĵojn. Ili pruvas, ke Esperanto estas vivanta lingvo! Respondi
Ĉar homoj ĉiam ŝatas bonan diskuton inter bumeroj kaj bajzuoj. Ili instigas al manĝado de krevmaizo. Respondi
Homoj sekvas kun plezuro kaj krevmaizo ajnan bonan kaj viglan diskuton. Eĉ ĝi estas kverelo inter amatoroj de katoj kaj amatoroj de hundoj. Respondi
Mi venis ĉi tien pro la mesaĝoj de Pablo en Telegramo. Mi legis ĉiujn komentojn de ĉi tiu filmeto kaj mi trovis ilin ege amuzaj! Dankon, Pablo, por krei ĉi tiun lokon 🙂 Respondi
Ho! Verŝajne mi iĝis “influanto”! 😉 Mi ne konis la vorton bajzuo kaj montris ĝin, kune kun kie mi trovis ĝin. Rilate al la kreado de la loko, kompreneble mi ne solas ĉe tubaro. Aliflanke, danku ankaŭ la jutubistojn. Tubaro plifaciligas la trovadon de filmoj, sed tubaro, sen filmoj estas nenio. Respondi
Kial ĉi tiu filmeto estas la plej diskutita? Mi ne komprenas. Ĝi eĉ havas la duoblon da komentoj ol spektoj! Respondi
Mi legis la komentojn kaj mi scias ke mi alvenas malfrue al la festo, sed mi tamen volas aldoni mian opinion. Mi havas islamajn amikojn kaj kiam ili gratulas min pro Ramadano, mi ne sentas min ofendita aŭ ekskluzivata. Mi eĉ povas respondi kun alia ‘Ramadan mubarak’, kvankam mi ne estas islamano. Ĉi tiu ‘bajzua’ modo eviti diri ‘Feliĉan Kristnaskon’ por ne ofendi nekristanojn estas tre stulta. Respondi