Letero: Esperanta kanto

Esperanta formiko publikigis antaŭ 4 monatoj

01:22 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Letero
Muziko kaj vortoj far Ĵomart Amzeev
Saluton, mia amikin’!
Saluton, kara!
Delonge mi ne vidis vin,
monaton kvaran.

Sed multajn tagojn havas mi
kaj noktajn horojn,
por rememori vin,
por rememori.

Ĉu vi memoras kiel lun’
nin akompanis?
De lignofajro al mallum’
Fajreroj falis.

Kaj tiam ŝajnis en la mond’
nur ni ekzistas,
ĉe lignofajra rond’
kaj luno trista.

Dum longa vintro verkos mi
por vi leterojn
kaj skribos mi verŝajne mil
Mil pri l’somero.

Kaj kiam foje tenas mi
leteron vian
Mi kvazaŭ aŭdas vin,
amiko mia.

Saluton, mia amikin’
respondu nepre.
Saluton, mia amikin’
ĝis la somero.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

verdesaltonlaŭtetelevido