2020 VEKI : Universitata instruado de Esperanto, esperantologio kaj interlingvistiko

Esperanto + Edukado ILEI publikigis antaŭ 1 jaro

53:22 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

La internacia planlingvo Esperanto, ĝia scienca traktado kadre de esperantologio kaj interlingvistiko, malmulte konataj branĉoj de aplikata lingvistiko, maturiĝis por aperi en universitata oferto. Okazos sistemigo de diversaj universitataj kursoj kie Esperanto povas havi sian lokon (krom lingvokursoj, kursoj pri interlingvistiko, internacia kaj interkultura komunikado, memstaraj studprogramoj) kaj referenco al kelkaj reprezentantoj de universitataj medioj. Menciatos ankaŭ sciencaj kursoj en Esperanto kaj la mensoekzerca rolo de Esperanto en la universitatoj de la tria aĝo. Specialan atenton ricevos la rolo de Esperanto en internacia kaj interkultura komunikado. La preleganto rememorigas la unuan memstaran plenan studprogramon en la universitato ELTE (en Hungario sub gvido de István Szerdahelyi) kiu instituciigis esperantologion kiel studdirekton antaŭ pli ol 50 jaroj kaj fokusiĝas al la mem iniciatitaj internaciaj postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en la universitato AMU (en Pollando) kiuj jam de pli ol 20 jaroj formas esperantologojn, interlingvistojn, instruistojn de Esperanto. Temos ankaŭ pri la ĉi-rilata scienca kunlaboro inter universitataj kolegoj.

Ilona Koutny

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

kukonoranĝonŝuonteleron