Montraj Pronomoj (Uzado)

joel do Ó publikigis antaŭ 5 monatoj

06:16 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

Uzado.
A. Individuiga formo: Oni ĝin uzas en 4 ĉefaj okazoj:
1. – por akompani aŭ anstataŭi geston, kaj tiel klare difini la priparolatajon: “Kiun el la lernantoj vi vidis ŝtelanta? Tiun”. (aŭ tiun ĉi).
2. – En la daŭro de rakonto, por montri ŝangon de priparolato. Ni vidis supre, ke por ripete aludi la saman priparolaton en pluraj propozicioj, oni uzas personpronomon; male, se en la rakonto intervenas alia persono, kaj subite tiu persono fariĝas la priparolato de la sekvanta verbo, oni uzas por aludi ĝin ne personan, sed montran pronomon: “Jakob alproksimiĝis al Isaak, kaj tiu lin palpis”. “Abraham cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la aĝon … “. “se iu batas homon, kaj tiu mortos, li estu mortigita: sed se Dio puŝis tiun sub lian manon … “. “ili vendis Jozefon al Iŝmaelidoj, kaj tiuj forkondukis Jozefon”. “ili renkontis knabinojn, kaj ili diris al tiuj … kaj tiuj respondis al ili kaj diris … “. Same oni uzas “ties” anstataŭ “ĝia”, “ĝiaj”, se la posedanto ne estas la subjekto de la antaŭa propozicio: “la inko makulis la leteron kaj eĉ ties koverto fariĝis nelegebla”.
3. – Sen ia ajn montra signifo, kiel reprezentaton de rilatpronomo: “nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras”. “plej bone ridas tiu, kiu ridas la lasta”.
4. – Por anstataŭigi, antaŭ prepozicia suplemento, antaŭe esprimitan
substantivon: “mia libro estas pli bela ol tiu de mia frato”. “la vegetaĵoj en potoj kreskas tiel prospere, kiel tiuj en grundo”.
B. Neŭtra formo: Oni uzas ĝin en 5 okazoj:
1. – por akompani aŭ anstataŭigi geston, kiam oni ne volas aŭ ne povas ĝuste nomi aferon: “donu al mi tion!”.
2. – en la kontinua parolo por prezenti priparolaton, kiun oni ne volas aŭ ne povas precizigi: “ĉu tio estas vi, Ivan?”. “se iu faris promeson dediĉi animon al la Eternulo kaj se tio estos virino, tiam … “. “se tio estos aĝulo … “. “se tio estos bruto … “. “tio estis en la monato Majo”.
3. – por anstataŭigi la antaŭe esprimitan pronomon “io” aŭ ĉio aŭ “nenio”: “li transdonis al mi ĉion: tio ne estis multo”. “io falis sur mian kapon: tio estis ŝtoneto”.
4. – por anstataŭigi la ideon de antaŭe esprimita propozicio: “li ne subskribis sian leteron, kaj tio estis malnoblaĵo”. (tio: la nesubskribado. Se oni uzus “tiu”, ĝi signifus: la letero”. “post tio oni en la ĉambro parolis pri aliaj aferoj”.
5. – por anonci sekvantan rilatan aŭ eksplikan subpropozicion: “ŝi rakontis tion, kio okazis al ŝi”. “La dua kulpigo … estas tio, ke ni estas malbonaj patriotoj”. “Ĉio dependas de tio, kiel oni konsideras la aferon”.
Rimarko 1. Oni el lasas la demonstrativojn inter “ĉiuj” kaj “kiuj”, aŭ “ĉio” kaj “kio”. ekz-e: “ĉiuj, kiuj parolis, estis friponoj”.
Rimarko 2. Kutime oni ne uzas “ties” en antaŭa ĉefpropozicio kiel reprezentaton de “kiu, kiuj”. “ni ŝuldas ĉion al la boneco de tiu (ne ties), kiu nin kreis”. Sed oni devas ĝin uzi, se la rilata subpropozicio estas antaŭmetita: “kiu difektos al li eĉ unu haron, ties karnon mi disŝiros je pecoj”.
C. Kiel reprezentanto estas uzata ankaŭ “tia”. Per ĝi oni montras:
1. pri adjektivo: “mi volis, ke vi estu kontentaj, sed mi ne sukcesis igi vin tiaj”. “mi volas aĉeti freŝajn fruktojn, sed vi ne havas tiajn”.
2. pri nedifinita substantivo: “vane vi serĉas pinglon, en la tuta domo ne troviĝas tia”. “vi kredas min profesoro, sed mi ne estas tia”. (Komparu: “vi kredas min la profesoro, sed mi ne estas tiu”).
Rimarko. Se la demonstrativo havas la saman kazon kiel la nedifinita reprezentato, ĝi estas ellasebla: “mi bezonas paperon, ĉu vi havas?”.

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

ruĝabrunabluadomo