[17] Provo Numero Du – Ni Ludu Majnkrafton 1.15.1

KaptianKaos8 publikigis antaŭ 6 monatoj

18:59 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Estas tempo por la dua provo por venki la enderdrakon!

Ĉu ni sukcesos?

Ne legu la priskribon, sed rigardu la filmon!

Senŝerce, mia lasta filmo ne ricevis tiom lajkojn kiel kutime. Kutime mi atingas proksime kvin aŭ pli, sed neniu lajkis ĝin. Ĉi-tio eble estas pro la novaj COPPA-aj leĝoj. (Serĉu “COPPA” en Google se vi ne scias kio estas) La problemo kun COPPA kaj la kanalo nun devus esti fiksita, sed ĉi-tio estas kio okazis:

Kiam la nova leĝo en Usono obeiĝis, ĉiu jutubkontentkreanto devis diri al Jutubo ĉu aŭ ĉu ne siaj filmoj estas “por infanoj”. Mi ne intencas, ke miaj filmoj estas rigardataj per infanoj, sed pro Jutubo diras, ke ies filmoj estas por infanoj se oni faras iojn en la filmoj kiu povas priskribi kiel “infana”. Pro mia kanalo estas sole nun Majnkrafto, (iom da homoj diras, ke estas “infana” ludo, mi evidente malkonsentas) mi kredas ke Jutubo kredas ke estas “por infanoj”, do mi decidis ke miaj filmoj estas “por infanoj”. Se Jutubo trovas mian kanalon kaj malkonsentas pri kion mi diris al ili, ili povas forigi mian kanalon. Tamen, pro miaj filmoj estis “por infanoj”, la komentaro en miaj filmoj malaperiĝis; mi volas interagi kun miaj spektantoj, kaj sen komentaro, tio ne eblas, (sed oni ne uzas alian retejon por fari ĝin, ekzemple Redito)

Do mi decidis riski mian kanalon kaj diri al Jutubo ke miaj filmoj ne estas por infanoj. Jutubo ne povas kontroli min! Mi estas libera homo! Mi kredas, ke Jutubo ne zorgos pri ĉi-tio. Mi estas malgranda esperantmajnkraftkanalo, kaj tio estas ĉio.

Finfine, mi volas danki vin por legi ĉi-tion. Dankegon veran. Ĉu mi rajtas demandi al vi demandon? Kial mia lasta filmo ne ricevis lajkojn? Ĉu estis pro COPPA? Ĉu estis pro mi nomigis la glavon l'”idistmortigisto” (Mi bedaŭrindas pri tio)? Aŭ ĉu simple estas pro la kvalitato de l’ filmo estas malpli granda?

Dankegon estontan.

MUZIKO:

http://www.hooksounds.com

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

LupoHundoLeonoĜirafo