Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Voĉmesaĝa Revolucio (Movado 17F)

PangeaEldonejo publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

La 17a de februaro de 2020, la telegrama grupo voĉmesaĝejo (https://xn--vomesaejo-heb8t.telegramo.org/) revivigis per la nomata voĉmesaĝa revolucio, kiu celas instigi homojn voĉmesaĝi en Esperanto Jen kelkaj mesaĝoj de la du unaj tagoj.

Muziko dank’al B Noize (https://www.youtube.com/channel/UCTO8kydpB9fUhFjBtadSHGw https://www.youtube.com/watch?v=dY7KSX8xDjQ)

Komentoj (115 komentoj)

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton
  1. Paroligema Francisko diras:

    Mi gratulas al samideano Pablo pro sia mirinda laboro por konstrui cxi tiun videon. Kaj deziras ke cxiu esperantisto vidu gxin kaj montru al aliaj. Dankon!

  2. Paroligxema17f respondas al Ĉe Gevaro:
    La Revolucio progresas! Baldaŭ ni …

    Mi havas la plezuron fari la komenton numero 100 de cxi tiu vidajxo kiu estas la plej komentita en tubaro. Hieraux ankaux mi sendis la vocxmesagxon numeron 200 en Vocxmesagxejo.

  3. 17-F diras:

    Estas mirinde kiel tiom da homoj aliĝis al la Voĉmesaĝa Revolucio ekde ties komenco antaŭ du semajnoj. Io vere moviĝas en Esperantujo!

  4. Parolema17f diras:

    Dankegon! Mi multe sxatas ke vi elektis por vi nomon 17-F. Mi esperas ke multaj homoj aldonu en iu parto de sia nomo tion, kiel mi faris post mia nomo Paroligema (Paroligema17f) en telegramo, uatsapo, ktp. Gxi estas maniero por montri nian apogon al gxi kaj ankaux indiko por cxiuj ke tiun tagon io grava okazis en Esperantujo. Mi esperas viajn vocxmesagxojn en Vocxmesagxejo. Plezuro koni vin.

  5. ..... respondas al Vvv:
    Sed duono de la komentoj estas viaj... …

    Jes… Gratulon. Tiu sukceso estas kiel iĝi reĝo de dudoma vilaĝo.

  6. pikachu respondas al .....:
    Jes... Gratulon. Tiu sukceso estas …

    mi multe ridis je lia video ke voĉmesaĝeja revolucio estas en danĝero nur pro tio ke dum kelkaj horoj homoj ne parolis. kaj estis semajnfina tago. li eĉ ne komprenas ke homoj havas propran vivon…

  7. pikachu respondas al Vvv:
    Sed duono de la komentoj estas viaj... …

    precize. cetere li nur volas pruvi per tiu ĉi revolucio ke li povas brui kie ajn kaj kiam ajn kontraŭ ĉiuj reguloj ĉar li estas la grandioza ĉiopova francisko. Miaopinie tio estas infaneca konduto precipe ĉar li volas ke aliaj homoj sekvu lian netaŭgan ekzemplon kvazaŭ neniu scipovus rezoni per si mem

  8. Hazardulo respondas al pikachu:
    precize. cetere li nur volas pruvi per …

    Ĉu anonime insulti per mokoj ne estas ankaŭ infaneca konduto? Anstataŭ agrese kritikegi, klarigu kion vi farus por plibonigi la Movadon 17-F. En Esperantujo oni tro kritikadas sed oni maltro agadas.

  9. Vero Super Ĉio respondas al pikachu:
    precize. cetere li nur volas pruvi per …

    Kiu ekzakte mokas lin? Ĉu li mem, kiam li taksas sin “Ridinda”? Kiel jam dirite, kaj certe nelegite de vi, tiu ĉi “revolucio” estas persona milito lia. Ĉu vi vere kredas, ke la aliaj homoj vere partoprenas tiun ĉi militon? Ĉar mi pie kredas, ke ili nur volas partopreni la grupon Voĉmesaĝejo, ne iun ajn personan venĝon kontraŭ homoj, kiuj faras kontraŭ li nenion.
    Mi miras pri la kvanto de blindaj ŝafoj, kiujn li jam sukcesis kolekti. Ankaŭ Hitlero tion faris.
    Ha! Vi demandis, kion mi farus por la “revolucio”, ĉu ne? Bone. Mi neniigus ĝin aŭ simple dirus al Francisko por krei sian propran grupon, anstataŭ arogi al si la rajton preni ion, kio ne estas nur lia, sed ĉies.
    Dankon!

  10. Paroligxema17f respondas al Vvv:
    Sed duono de la komentoj estas viaj... …

    Vocxmesagxejo furoras pri la Meza Venko, kio estos la unua grava atingo de Movado 17F.

  11. Vero Super Ĉio respondas al Paroligxema17f:
    Vocxmesagxejo furoras pri la Meza …

    Ha! La “Meza Venko”, ĉu? Kio okazis?
    Vi plurfoje kaj en viaj videoj, kaj en viaj voĉmesaĝoj diras, ke via celo estas la “fina venko”. Eble tio estas jam troa por vi, konstatinte ke vi ne sukcesas konviki ĉiujn homojn el aliaj grupoj veni al la grupo Voĉmesaĝejo por satigi vian kapricon.
    Cetere, kion vi venkas ekzakte?

  12. Paroligemaf17 diras:

    Mi konsideras ke tre gravas skribi cxi tie en tubaro pri la Vocxmesagxa Revolucio cxar multaj spektos cxi tiun filmeton kaj por scii pli pri la aferon ili legos la komentariojn.

  13. Sekvanto respondas al Paroligemaf17:
    Mi konsideras ke tre gravas skribi cxi …

    Mi profitas la ŝancon danki vin por krei ĉi tiun movadon. Ĝis la mezo de Februaro, homoj apenaŭ voĉmesaĝis, sed, ekde tiu dato, voĉmesaĝoj multobliĝis. Kelkaj estas seriozaj, kelkaj estas ŝercaj, sed ĝi estas bona komenco!

  14. Neil diras:

    Se vi volas ludeti kaj aŭskulti plurajn voĉojn, vi povus iri al la mesaĝo de la 26a de februaro je 13:31 kaj aŭskulti ludadon de “20 demandoj”. Oni povus provi diveni la respondon antaŭ ol la voĉmesaĝanoj sukcesas diveni ĝin 😊

    Ĉu iu havas ideon por alia ludoj kiun ni povus facile ludi?

  15. Paroligemaf17 respondas al ...---...:
    13:31, en kiu lando?

    La revolucio komencis en Hispanio, tuj poste iris en Euxropon, poste Amerikon kaj Japanion. Baldaux atingos la tutan mondon.

  16. Paroligxema17f respondas al tomatojn:
    haha tre amuze, dankon!

    Nia filmeto rapide gradaltigxas per multe da peno nia. Se ni volintus uzi artifikojn aux ruzajxojn ni uzintus esprimojn kiel la plej erotika tago de la revolucio aux similaj kaj ni estus jam en la unua loko. Sed ni ne faris tion.

  17. Paroligxema17f respondas al Mi ĝojas:
    Kial "peno"? Ĉu ne estas ĝojo paroli?

    Certe paroli estas gxojo sed mi multe suferis post la krizo 28F kaj miaj okuloj pikas. Mi bezonas helpon. Eble vi pensas ke la Revolucio iras antauxen auxtomate sed mi devas klarigi ke gxi ne estas tiel.

  18. Parolema17f respondas al Neil:
    Se vi volas ludeti kaj aŭskulti …

    Cxio komencigxis per unu vocxmesagxo al grupo Vocxmesagxejo. Mi apogis gxin per alia vocxmesagxo. En tiu momento la Revolucio starigxis.

  19. Paroligemaf17 respondas al Parolema17f:
    Cxio komencigxis per unu vocxmesagxo …

    Nokte tago 17 mi sendis mesagxon hispane kaj en la mateno tago 18 en esperanto. En la nokto la lasta havis 70 vidojn.

  20. Paroligemaf17 respondas al Neil:
    Se vi volas ludeti kaj aŭskulti …

    Mi cxiam konsideris ke ludi estas unu el la plej bonaj manieroj lerni lingvon.

  21. Optimismulo respondas al Paroligemaf17:
    Kvankam ne cxio estis felicxo, cxar ni …

    Kiujn atakojn? De kiuj? Mi konsideras ke la respondo al la Voĉmesaĝa Revolucio ĝenerale estas pozitiva.

  22. Paroligema Francisko respondas al Optimismulo:
    Kiujn atakojn? De kiuj? Mi konsideras …

    Do pli bone ni forgesu pri atakoj. Almenaux gxis la sekvontaj! Memoru ke cxio estas en la arkivoj.

  23. Optimismulo respondas al Paroligema Francisko:
    Do pli bone ni forgesu pri atakoj. …

    Jes, ne valoras la penon resti ĉe la negativaĵoj. Nur elprenu la pozitivajn aferojn kaj forgesu la ceteron. La vivo tro mallongas por ĉagreniĝi.

  24. Paroligema Francisko respondas al Optimismulo:
    Jes, ne valoras la penon resti ĉe la …

    Mi kredas ke multaj komentos cxi tie en tubaro. Mi multe volas koni viajn opiniojn pri la filmeto kaj pri ties enhavo.

  25. aebiisto respondas al AEBano:
    Kial AEB aperas tie?

    Ĉar AEB jam estas grava parto de la interreta Esperanta kulturo kaj neeviteble likas en artaĵojn kiel tiu ĉi.

  26. Amiko respondas al Paroligemaf17:
    Mi komprenas ke nun nia movado estas …

    Pri kiu artifiko vi parolas? Mi vidas neniun. Mi pensas ke la Revolucio bone fartas. Ni ne atendu miraklojn, sed malrapida progresado. Estu pacienca.

  27. Paroligemaf17 respondas al Amiko:
    Pri kiu artifiko vi parolas? Mi vidas …

    Certe pacienco atingas cxion laux ankaux diris Sanktulino Teresa de Avila. Dankon pro via apogo.

  28. Paroligemaf17 respondas al Amiko:
    Pri kiu artifiko vi parolas? Mi vidas …

    La Vero ne estas populara (cxu eble plibone multnombra?), kaj nia movado devas esti tre populara. Do mi devas paroli pri la Vero nur suficxe por ke nia movado ne malaperu.

  29. Paroligemaf17 respondas al Amiko:
    Pri kiu artifiko vi parolas? Mi vidas …

    Iru al Genezo en la komenco de la Biblio. Tie estas cxio klarigata. Bono aux la Dio kaj malbono aux la Diablo. Kaj vidu kiel malbono laboras.

  30. Konsilanto respondas al Paroligemaf17:
    Iru al Genezo en la komenco de la …

    Mi opinias ke kompari la kritikantojn kun la Diablo estas troigo… Oni devas lerni akcepti kritikojn, eĉ kiam ni ne konsentas kun ili.

  31. Vero Super Ĉio respondas al Paroligemaf17:
    Multaj demandis kaj mi nur respondis …

    Vi klarigas nenion. Vi nur kaptas homojn por via persona milito, kiu ne estas iliaj, kaj provas gajni ilian fidon per flatoj. Vi eĉ ne kuraĝas lukti viajn proprajn batalojn. Vi bezonas ĉiam propekan kapron.

  32. Normalulo respondas al Vero Super Ĉio:
    Vi klarigas nenion. Vi nur kaptas …

    Kial vi estas tiel obsedata kontraŭ ĉi tiu movado? Vi ĵus skribis ĉirkaŭ 10 mesaĝojn por kritiki ĝin. Ĉu ne sufiĉas unu mesaĝo? Tio montras ke vi havas personan problemon, eble kun la afiŝinto.

  33. Vero Super Ĉio respondas al Normalulo:
    Kial vi estas tiel obsedata kontraŭ …

    Ĉu vi vidas en tiu ĉi komentejo nur unu komenton de la iniciatinto de tiu ĉi “revolucio”?
    Ne temas pri obsedo. Temas pri disvastigo de la vero rilate aferon, pri kiu la partoprenantoj de tiu ĉi “revolucio” ankoraŭ ne vekiĝis.

  34. Elefanto estas la plej peza diras:

    La filmeto mem estas tre amuza, sed mi ne havas klaran opinion pri la tiel nomata Movado 17-F. En kio ĝi konsistas?

  35. Vero Super Ĉio diras:

    *ATENTU: TIU ĈI MESAĜO ESTIS REDAKTITA DE ADMINISTRANTO PRO INSULTO”

    Antaŭ ĉio, la tiel nomata “17F” ne estas movado, sed “revolucio”. Kial mi uzas citilojn en la vorto revolucio? Nu, ĉar ne temas pri vera revolucio. Temas ja pri persona venĝo de homo, kiu prenas sur sin la viktiman rolon, provis paroli en netaŭga grupo kaj ne ŝatis la fakton, ke oni ne lasis al li paroli tie pro tute kompreneblaj kialoj, kaj moviĝis al la grupo Voĉmesaĝejo kun celo esperantistigi ne-esperantistojn kaj devigi homojn paroli kontraŭvole pro la simpla fakto, ke li volas senĉese grunti nur por diri, ke lia revolucio ne estas en danĝero.

    “La hundo bojas, kaj la ruldomo preterpasas.”

  36. Pako respondas al Vero Super Ĉio:
    *ATENTU: TIU ĈI MESAĜO ESTIS …

    Sendepende de ĉu ĝi vere estas revolucio aŭ ne, via opinio pri ĝi ne estas sufiĉa kialo por nomi iun mensmalsanulo. Se vi ne volas, ne partoprenu en la revolucio. Sed ne malhelpu ĝin per malkonstruaj kritikoj.

  37. Vero Super Ĉio respondas al Pako:
    Sendepende de ĉu ĝi vere estas …

    Malkonstrua estas via manko je informo pri tiu ĉi “revolucio”. Eble se vi sufiĉe bone informiĝus pri la veraj celoj de la homoj antaŭ ĝi, vi bone komprenus mian vidpunkton.

  38. Tablo estas meblo respondas al Vero Super Ĉio:
    *ATENTU: TIU ĈI MESAĜO ESTIS …

    Gratulon al la administrantaro. Tubaro estas laŭdinda loko kiu permesas al ĉiuj homoj libere esprimi sin. Estas malfacile trovi lokojn kun tiom da libereco nuntempe en interreto. Tamen, devas ekzisti iu limo al tiu libereco: insultado al aliaj homoj. Tiusence, la administrantoj de Tubaro sciis trovi la ĝustan ekvilibron inter esprimlibereco kaj protektado kontraŭ insultoj kaj molestado. Pro ĉio ĉi, mi volas aplaŭdi la konduton la administrantaron de Tubaro 👏

  39. Parolu pli laŭte, voĉmesaĝistoj diras:

    Mi ne komprenas kial pluraj homoj akre kritikis la iniciaton de la 17a de Februaro. Ĝi malutilas neniun kaj almenaŭ ĝi estas interesa iniciato. Ĉu ĝi vere estas revolucio? Ĉu ĝi transformos la Esperantan Movadon? Eble ne, sed ĝi certe estos amuza, eduka aŭ simple interesa por multaj esperantistoj.

  40. Vero Super Ĉio respondas al Parolu pli laŭte, voĉmesaĝistoj:
    Mi ne komprenas kial pluraj homoj akre …

    Kio por vi estas eduka en revolucio per kiu la iniciatinto nur parolas pri revolucio kaj, krome, liaj intencoj estas militismaj? Bone aŭskultu vocmesaĝon lian antaŭ kelkaj tagoj en kiu (kaj mi citas) li asertas: “Mi komencis ĉi tiun militon (revolucio) kontraŭ ili (la talpoj)…”
    Estas ja vere edife partopreni personan militon/venĝon, anstataŭ krei inkluzivan, amikeman etoson en kiu ĈIUJ (senescepte) rajtas partopreni, ne nur homojn, kiuj kapablas paroli dum pli ol kelkaj sekundoj.

  41. pablo diras:

    Ankaŭ mi, kiel iom skeptika kunlaboranto, ne bone komprenas kial estas malamo aŭ polemiko. Ĉu eble pro la uzo de la vorto Revolucio? Uzi voĉmesaĝejon por sendi voĉmesaĝojn estas tute “natura” afero. En la grupo estas pli ol 500 homoj, ĉu vere indas ke en la dua plej ĉefa grupo estus nur “Saluton, mi nomiĝas Ĥĥĥ kaj loĝas en ĥĥĥlando” kun maksimume 2 aŭ 3 respondoj “Saluton ĥĥĥ”?

  42. Demando al Pablo respondas al pablo:
    Ankaŭ mi, kiel iom skeptika …

    Mi rimarkis ke la kanalo de Telegramo ‘Komentoj de Tubaro’ ne plu ĝisdatiĝas. Ĉu tio estas intenca?

  43. Pablo respondas al Demando al Pablo:
    Mi rimarkis ke la kanalo de Telegramo …

    Jes, vi pravas, dankon pro la sciigo. Tuj post trovi la problemon ni riparo ĝin por ke la telegrama kanalo @tubarokomentoj funkcios denove.

  44. Tubaruzanto respondas al Pablo:
    Ĝi jam funkcias denove. Dankon.

    Dankon. La kanalo estas tre utila por scii kiam aperas nova mesaĝo. Sen ĝi oni devas ĉiam kontroli la retpaĝon kaj tio estas tre teda.

  45. Vero Super Ĉio respondas al pablo:
    Ankaŭ mi, kiel iom skeptika …

    Ankaŭ tiuj homoj estas esperantistoj kaj metiras la samajn respekton kaj konsideron. Cetere, homoj rajtas havi tempon por ili mem. Ĉu vi ne vidas, kiel freneze kaj troige estas fari videon, post kelkaj horoj en semajnfina tago, en kiu oni parolas pri endanĝerigo de la revolucio? Ĉu vere vi ne vidas tie minimuman spuron pri manio? Ĉu la flatoj, kiujn li faras al vi kaj via retejo blindigis vin? Krome, kial esperantistoj devige sendu voĉmesaĝojn nur por satigi la egoon de homo, kiu ne kapablas lukti siajn proprajn batalojn kaj ankoraŭ aŭdacas inviti ilin por fari tion en lia loko?

  46. Paroligemaf17 diras:

    Personoj metas en vian busxon vortojn kiujn mi ne diris aux deduktas ion kio havas neniun rilaton kun miaj pensoj kaj sentoj. Se vi havas dubojn pri mi kaj volas klarigi ilin, parolu al mi private kaj mi klarigos.

  47. Paroligemaf17 diras:

    La maniero kiel malbono laboras estas klare indikata en Genezo. Semi malkonfidon pere de mensogoj. Cxi tio estas resumo.

  48. Paroligemaf17 respondas al Paroligemaf17:
    La maniero kiel malbono laboras estas …

    Mi ne volas skribi pli pri atakoj, talpoj aux similajxoj. Mi nur donas unu referencon. Gxi estas 28f. Vidu kaj se vi ne rimarkas klare mi jam ne povas pli malfermi viajn okulojn. Lernu vi mem.

  49. Paroligemaf17 respondas al MNK:
    Kiel ĉi tiuj komentoj rilatas al la …

    Iru al atakoj 28f kaj auxskultu. Se vi ankoraux ne komprenas, bonvolu demandi denove. Mi estas cxi tie por stimuli revolucion, ne por morala edukado. Tamen mi volas helpu.

  50. Zorgemulo diras:

    Ĉu vi pensas ke la epidemio de koronviruso iel metas en danĝeron la Movadon de la 17-F? Ĉu oni studis kiel reagi al tiu sankrizo de la vidpunkto de la Voĉmesaĝa Revolucio?

  51. Ni parolis per telefono respondas al Zorgemulo:
    Ĉu vi pensas ke la epidemio de …

    Voĉmesaĝistoj estas fortaj homoj. Pli zorgiga estas la danĝero ke malpuraj homoj onanu pri la voĉmesaĝoj. Bedaŭrinde tio estas tre ofta okazo en Esperantujo. Tiu onanado povas sendi malbonajn energiojn al nia pura projekto.

  52. . respondas al Zorgemulo:
    Ĉu vi pensas ke la epidemio de …

    Mi supozas ke vi nur trolas, sed mi pensas ke la koronviruso povus havi pozitivan efikon sur la voĉmesaĝa revolucio, ĉar se oni instigas homojn resti ĉe sia hejmo, oni pli volos uzi sociajn retejojn kiel telegramon por virtuale sociumi.

  53. :-: respondas al .:
    Mi supozas ke vi nur trolas, sed mi …

    Eble vi pravas. Oni povas pli komforte pasigi la epidemion de kronviruso se oni povas voĉmesaĝi dum ĝi. Dankon, Francisko!

  54. Paroligxema17f respondas al :-::
    Eble vi pravas. Oni povas pli komforte …

    Dankon pro via dankemon kvankam mi ne estis kiu respondis al vi. Mi neniam parolos pri troloj cxar mi nes cias la signifon de tiu vorto kiu ne aperas en vortarlibro. Sed vi bone prenis la pozitivan parton de lia mesagxo kaj ignori la parton ne konstruema. Gratulojn

  55. Amiko de la Movado 17F diras:

    Amikoj ni devas unuigxi cxar la revolucio estas en dangxero! Enviemaj homoj atakas la revolucion kaj trompas esperantistojn por devojigi ilin! Ili diras ke Paroligxema Francisko nur volas povon… Granda mensogo! Nur li estas garantio ke la grupoj estos liberaj kaj sen limoj. La malamikoj de la revolucio ne sukcesos haltigi nin!

  56. Sekvanto diras:

    La 22-an de septembro de 2020 la revolucio eniros novan fazon. Paroligxema estos malblokita en Telegramo.

  57. Anonima revoluciano respondas al Sekvanto:
    La 22-an de septembro de 2020 la …

    Se tio veras, kiel ekzakte influos tiu malbloko? Verŝajne li faros samon denove, kial li ne estos denove blokita?

Lasi respondon al Pablo

diras:Nuligi

Homoj havas du …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?