La centjara Esperanto (1987)

UEAviva publikigis antaŭ 2 monatoj

46:19 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

“La centjara Esperanto” estas filmo (47 min.) de Roman Dobrzyński farita en 12 landoj okaze de la centjara jubileo de Esperanto (1887-1987), kiu montras diversajn formojn de ĝia aplikado (eldonita en Varsovio, Pollando, 1987). Ĝi estas dokumento pri la praktika funkciado de la lingvo en tri kontinentoj, kun bazaj informoj pri la movado, unuafoje prezentita dum la 72-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Varsovio, Pollando, en 1987. Ĝi estis produktita de la Pola Televido en du lingvoj. La Esperantan version aĉetis UEA, kiel celuloidan bendon. Ĝi estis finita antaŭ la 72-a UK kaj dum ĝi ĉiutage prezentata. Ĝi principe vendiĝis memstare kiel VHS-PAL. Poste aperis en DVD kune kun la filmo “Varsovio cent jarojn poste”: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9071.

UEAviva disponigas ambaŭ filmojn senpage. Per simbola donaco laŭ la valoro de 12.30 € (prezo de la DVD) vi helpas tiun agadon en UEAviva: https://uea.org/alighoj/donacoj/kaso

Ambaŭ filmoj, “Varsovio cent jarojn poste” (1987) kaj “La centjara Esperanto” (1987), de Roman Dobrzyński, kaj la Nacia Vespero de la 88-a Universala Kongreso (UK) de Gotenburgo (2003) konsistigis la inaŭguran kinejon de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto, en la 16-a de julio 2021. La celo estis ebligi al kongresanoj ekscii (aŭ rememori!), kia estas la etoso de ĉeesta UK. Varsovio gastigis la plej grandan UK-on de la historio kaj Gotenburgo proponis modernan nacian vesperon. Aliaj programeroj de la 2-a VK ankaŭ omaĝis diverse la UK-ojn.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

fingrojnmanojnkapojnkorojn