La Aĵ Substantivoj (Kazoj)

joel do Ó publikigis antaŭ 8 monatoj

03:49 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

Kazoj.

Kazoj ekzistas tri: “nominativo”, kiu signas, ke la vorto funkcias kiel
subjekto aŭ predikativo. “akuzativo”, kiu signas, ke la vorto funkcias kiel
rekta objekto aŭ adjekto. prepozitivo, t.e. substantivo antaŭata de pre-
pozicio, kiu signas, ke la vorto funkcias kiel nerekta objekto aŭ adjekto.
Rimarko:
1. En la Fundamenta Gramatiko Zamenhof diras: “Kazoj ekzistas nur du: nominativo
kaj akuzativo … La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicio … “. Por
pli granda oportuno, ni proponas tie ĉi la nomon “prepozitivo” por ĉiuj tiuj aliaj
kazoj, cetere pli multaj ol la tri aluditaj en la Fundamento.
Propre oni povus distingi tiom da kazoj, kiom da prepozicioj ekzistas en
la lingvo: genitivo (de), dativo (al), instrumentalo (per), elativo (el), terminativo
(ĝis), sociativo (kun), komitativo (kune kun), privativo (sen), kaŭzalo (pro),finalo
(por) ktp. Sed tio estus nur balasto. Pli simple estas paroli pri de-prepozitivo,
al-prepozitivo, per-prepozitivo ktp.
Nur ĉe la tabel-pronomoj ni parolas pri genitivo,
ne per prepozitivo, sed per speciala finaĵo (“kies”),
ĉar ĉe ili tiu kazo estas esprimata.
La nominativo estas nur negative montrata, per signo nula: “patro” estas
nominativa, ĉar mankas signo de alia kazo.
La akuzativo estas montrata per la fmajo “n”, kiu almetiĝas tiel al la plu-
rala, kiel al la singulara formo: “patron”, “patrojn”.
La prepozitivo estas montrata per unu el la prepozicioj metita antaŭ la
vorto: “de la patro”, “al la patro”, “ĉe la patro”, “pri la patro”, “sen la patro” ktp.
Ni signos ĝin per la prepozicio “je”, simbolo de ĉiuj uzeblaj. Same kiel la
akuzativa “n” almetiĝas al la nominativa formo, tiel ankaŭ la prepozitiva
prepozicio principe almetiĝas al la nominativa formo. Tamen, en kelkaj
okazoj, oni por difinita signifo almetas kune al la substantivo la prepo-
zicion antaŭe kaj la “n” finaĵon poste, sintezante tiel ian “akuzativpre-
pozitivon”.
Rimarko 2: El la supraj difinoj oni vidas, ke la finaĵo “o” estas sinteza kompleksaĵo, kaj
entenas kvar signifojn: 1) substantivecon; 2) (ĉe personaj nomoj) “virsekson”;
3) singularon; 4) nominativon.

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

saltikurikuiriskribi