La Liturgio de la Vorto — 1a Dimanĉo de Advento, jaro B — 29.11.2020
La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 7 Spektoj
- Komentu!
- 4
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Hodiaŭ ni komencas Adventon. Tiu ĉi tempo servas por pretigi nin al la alveno de Jesuo — por ke la Filo de Dio, kiu antaŭ du jarmiloj enkarniĝis kaj naskiĝis en Betleĥemo, naskiĝu ankaŭ en niaj koroj kaj en niaj vivoj. Kune ni preĝu: Venu, Sinjoro, restu kun ni!
Mi ĝojas, ke vi travivas la ĉijaran Adventon kune kun la projekto „La Liturgio de la Vorto”. Se vi ne volas preteratenti la planitan riĉan programon, nepre abonu la kanalon ĉe Jutubo kaj sekvu la paĝon de la projekto ĉe Fejsbuko! 😊
✠ ✠ ✠
Muzike mi rekomendas hodiaŭ „Maranatha”, kiun kantas la ensemblo de la Dominikana Liturgia Centro. Komponis ĝin la Komunumo de la Beatecoj kaj al la pola lingvo adaptis ĝin Aleksander Piecuch kaj Jacek Gałuszka. La rekantaĵo tekstas „Maranatha! Venu, Sinjoro, venu! Jesuo, Maranatha!” kaj la strofoj sekvas la tekston de Apo 19:1–7.
https://www.youtube.com/watch?v=bnJV7xZlTII
✠ ✠ ✠
0:00 ‣ Komenco
0:09 ‣ Enira antifono — Psa 25
0:27 ‣ Krucosigno
0:34 ‣ Saluto
0:39 ‣ Komenca preĝo
0:46 ‣ Unua legaĵo — Jes 63–64
2:42 ‣ Psalmo — Psa 80
4:55 ‣ Dua legaĵo — 1 Kor 1
6:10 ‣ Aklamo — Psa 85
7:06 ‣ Evangelio — Mar 13
8:22 ‣ Silento
8:52 ‣ Universala preĝo
10:26 ‣ Preĝo de la Sinjoro
11:05 ‣ Resuma preĝo
11:38 ‣ Beno
11:55 ‣ Fino
✠ ✠ ✠
Dankon
‣ al UECI, kiu provizis min per la dosiero de la Legaĵaro laŭ la eldono aprobita por la liturgia uzo,
‣ al la ekumena diserva libro „Adoru”, en kiu mi trovis plurajn formulojn de liturgiaj preĝoj,
‣ al la liturgia kantolibro „Niepojęta Trójco”, de kie mi prenis la melodiojn de la psalmo (dominikana ĥorala tono I a, rekantaĵo de Robert Pożarski) kaj de la aklamo (vol. 2, mel. γ de Dawid Kusz OP),
‣ al la „Kristanaj fontoj”, kie troviĝas la traduko fare de pastro Albrecht Kronenberger de la Roma breviero, de kie mi prenis la Universalan preĝon por la vespro de la 1a Dimanĉo de Advento.
La pentraĵo de la komenco de la liturgio estas „Sanktaj Paŭlo kaj Jesajo” (ĉ. 1500) fare de la Majstro de Palankino. Ĝi estas parto de la altaro en la preĝejo de sankta Margareta de Antioĥio en la hispana urbo Majorgo. Mi elektis la artaĵon rilate al la du sanktuloj, kies Skriboj akompanos nin dum Advento.