Ni legu Esperante. Leciono 9 (eng, rus subs)
Эсперанто-муравей publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Mi daŭrigas legi la romanon “La ora Pozidono” fare de Julian Modest.
Baza Esperanta kurso https://learn.esperanto.com
Esperanto-English dictionary https://lernu.net/en/vortaro
Leciona teksto:
Ŝia vizaĝo verŝajne estis laktoblanka, sed nun pro sunbruniĝo ĝi havis koloron de malnova oro.
Adèle sentis, ke mi observas ŝin, kaj foje-foje ŝi ekridetis al mi.
“Adèle” senvoĉe mi pronocis ŝian nomon, kaj ŝajnis al mi, unufoje mi aŭdis tian melodian inan nomon.
Klara demandis min bulgare, ĉu mi ripozas sola ĉi tie, sed Leo ŝerce intermetis;
— Kara, parolu Esperante.
— Ĉu mi ne rajtas eĉ unu bulgaran vorton prononci? — demandis Klara iom ironie.
—Nun ni devas paroli nur Esperanton — pardoneme aldonis Leo kaj karesis ŝian hararon.
Leo demandis min, de kiam mi estas en la restadejo, kaj li diris, ke, se mi bezonas ion, mi trankvile serĉu ilin en la ĉambro ducent dekkvara.
Kiam post la fino de la matenmanĝo mi ekstaris por foriri, Leo premis mian manon kaj amike diris;
—Mi esperas, ke ni denove renkontiĝos.
Mi dankis, adiaŭis ilin kaj ekiris al la pordo. Mi ne scias kial, sed al mi ekŝajnis, ke Adèle rigardis longe min, aŭ tion mi nur imagis.
*Korekto: je 0:49 anstataŭ “kara” mi devis diri “Klara”