(ESPERANTO-MUZIKO) La Turo de Karol – Roĝer Borĝes

MANEKENOoficiala publikigis antaŭ 11 jaroj

06:15 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Mi faris ĉi tiun filmeton antaŭ proksimume unu jaro. Unue oni povis vidi ĝin en mia antaŭa hispanlingva youtube-konto, kaj nun estas videbla ankaŭ en mia nuntempa hispanlingva konto. Mi volas montri ĝin ĉi tie ĉar ĝi estas esperantlingva kanto, do mi pensas ke miaj geamikoj esperantistaj ĝuos ĝin multe 🙂 Bone, tion mi esperas!

La muziko estas farita de Roĝer Borĝes, kaj la virino kiu kantas nomiĝas Nathalie Bedrune. Mi mem faris la filmeton. Mi registris ĝin kun helpo de mia (nun eks)koramiko en Guadalajara (Gŭadalahara) kaj proksima lago nomata Chapala (Ĉapala). La aliaj personoj kiuj aperas estas la amikoj de mia ekskoramiko. Kompreneble la virino kiu aperas tre ofte estas mi 🙂 Mi mem redaktis la tutan filmeton.

Ĝuu ĝin!

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

meblodomobestonubo