La Aĵ Substantivoj (Genro)

joel do Ó publikigis antaŭ 8 monatoj

04:19 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

La aĵ-substantivoj.
Ĝin oni devas studi laŭ la vidpunkto de la “genro”, de la “nombro” kaj de la
“kazo”.
Genro.
A.- Gramatikagenro ne ekzistas en Esp-o.
Ĉe la komunaj personnomoj la vira sekso estas nur negative montrata:
ke patro difinas viron, tion ni scias nur, ĉar forestas signo de ineco; oni
povas diri, ke la virsekson montras signo nula.
Rimarko: Tiu sistemo de negativa esprimado de virsekso estas tiel ĝenerala, ke mankas
en Esp-o eĉ speciala vorto por signi la mal-inecon. Post multaj hezitoj, oni ekuzis
prefikse la radikon “vir” por tiu signifo: virkato kaj katino estas gekatoj.
Sed ĉar “vir” havas du aliajn signifojn (“virhomo
kaj maturiĝinta homo”), oni bezonus specialan radikon por esprimi la mal-inecon;
kelkaj proponis “masklo”. Krome, pri kelkaj bestospecoj, oni bezonus apartan
radikon por la virbesto, pro la ekzisto de mitologiaj duonhomaj kreaĵoj; jam oni
uzas taŭro (“PIV”) anstataŭ virbovo (“kiu povus signifi: minotaŭro”); oni plue pro-
ponis boko anstataŭ virkapro (“kiu povus signifi: faŭno”) kaj stalono
anstataŭ virĉevalo (“centaŭro”).
Ankaŭ la ina sekso estas negative montrata ĉe la vortoj, kiuj esprimas
estmanieron specialan al inoj, kaj por kiuj ne ekzistas vira ekvivalento:
matrono, amazono, primadono, meretrico, gorgono, nimfo, furio.
Ĉe la aliaj vortoj, ĝi estas montrata per la sufikso “in” aŭ (“kun karesa
nuanco”) per “nj”: katino, panjo.
B. – Pri la uzado de la genrokarakteriziloj oni rimarku ankoraŭ:
1. Ili povas stari nur en vortoj, kiuj montras seksulojn.
2. Sed la vir-formo estas tre malofte uzata, kaj nur pri bestoj, kiam oni
nepre bezonas precizon: “el ĉiuj brutoj prenu po sep paroj, virbestojn
kaj iliajn inojn!”. Anstataŭ ĝi, oni uzas ordinare la simplan formon:
“al feliĉulo eĉ koko (“virkoko”) donas ovojn”. “sur la korto staras koko
kun tri kokinoj”. Tiu estas la sole uzata por homoj : “mi konas tiun anglon
(“ne: vir-anglon.”). “li estas prezidanto de la komitato”.
3. Male, la in-formo estas regule uzata, tiel pri homoj, kiel pri bestoj:
“mi havas bovon kaj bovinon”. “la juna vidvino fariĝis denove fianĉino”.
“ŝi estis elektita sekretariino de la grupo”. Oni eĉ esprimas ĝin plurfoje
pri sama persono: “mia fratino estas tre bela knabino”. Ne skribu do:
“mi parolis kun knabina amiko”).
4. Tamen oni uzas la simplan formon, se temas indiferente pri viroj aŭ
inoj: “ĉiu homo (“virhomo tiel same kiel homino”) amas sin mem”. “en la
ligo, la virinoj povas fariĝi oficistoj egale kiel la viroj”.

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

AŭtoAviadiloŜipoTrajno